Mia Unuafoja Vizito al Usono
SAIKI Akira
Ena, Japanio
El la revuo "Ĉambro Ĉarma", kun permeso de la aŭtoro0
Mi partoprenis en la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK 2000) ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato. Profitante ĉi tiun okazon mi vojaĝis en Usono antaŭ kaj post la kursaro. Mi tranoktis sume 34 noktojn en Usono, t.e. 20 noktojn en la universitato, 7 noktojn ĉe gastigantoj de Pasporta Servo, 5 noktojn ĉe mia amiko, 1 nokton en aŭtobuso kaj nur 1 nokton ĉe hotelo.Krome mi certe pasigis unu nokton en aviadilo, sed mi ne scias en kiu aviadilo de iro aŭ reveno tio okazis.
En ĉi tiu eseo mi rakontas pri la vojaĝo krom la kursaro.
1
En la 23-a de junio, mi ekflugis el la flughaveno de Nagojo, je la 17:40-a, kaj atingis bonorde Portlandon strange je la 10:35-a en la sama tago, kvankam mi certe vidis noktiĝon. Mi bonorde eniris en Usonon, bonorde prenis la aviadilon, bonorde atingis la flughavenon de San-Francisko. Mi ricevis mian valizon, trovis bushaltejon, kompreneble bonorde (mi devas esprimi dankojn al la deĵorantino de la informejo en la flughaveno).Ĉe la bushaltejo giganta negrulo ĉagreniĝis, portante 5-dolaran monbileton. Unu ŝoforo ŝajne rifuzis enbusiĝon aŭ monŝanĝon por li. Laŭ lia peto, mi ŝanĝis lian monbileton je miaj 5 unudolaraj monbiletoj. Lia ĝoja vizaĝo malstreĉigis min.
Ĉe la enirejo de la buso, mi enmetis unu dolaron en la keston. La ŝoforo postulis 10 cendojn plu, sed mi ankoraŭ ne havis monerojn. Mi proponis plian unu monbileton, kaj li geste malakceptis ĝin, kaj malĝentile sed afable indikis al mi eniri en la buson.
Denove bonorde mi atingis la stacion de Colma, prenis BART (moderna subtera fervojo), atingis la urbon North Berkeley.
Mi denove bezonis monerojn por telefoni al mia gastiganto. Post ioma serĉado mi trovis la maŝinon por ŝanĝi monon. Mi dankas al juna vendisto de ĉarbutiko antaŭ la stacidomo.
S-ro Miko, mia gastiganto, tre varme akceptis min. En la 24-a kaj la 25-a, mi promenis en la kvartaloj de Berkeley. Loĝkvartalo pli multe allogis min ol "Downtown" (urbocentro). Ĉiuj loĝejoj estas ne grandaj kaj tute malsamaj en siaj koloroj kaj formoj. Promenante sur la stratoj, observante la loĝejojn, mi tute ne enuis. Sed post nelonge mi rimarkis ke ĉiuj malsamaj loĝejoj faras strange saman impreson sur min.
Kial? La enigmo solviĝis baldaŭ. Mi ekintencis trovi kafejon, kaj tuj rimarkis ke ĉiu loĝejo aspektas kvazaŭ kafejo! Certe ili estas tute malsamaj, sed ankaŭ ekzotikaj por mi. Ilia grandeco, ilia formo, iliaj koloroj, ĉiuj rememorigis al mi japanan kafejon!
Mi ne povis trovi veran kafejon.
2
Mi tranoktis ĉe Miko du noktojn. Li veturigis min al la universitato, kie mi loĝis en belega esperantujo dum tri semajnoj, sed tio estas alia rakonto.En unu tago en la periodo de la kursaro, mi sola iris al centro de la urbego, kaj aĉetis bileton de longdistanca aŭtobuso "Greyhound" ("leporhundo"). Mi tute ne komprenas la anglan lingvon, mi anticipe do preparis slipon sur kiu mi skribis celatan lokon, tagon kaj horon. Kaj mi bonorde akiris bileton.
En la 15-a de julio, mi ekvojaĝis je la 12:35-a posttagmeze per la buso. Mi devis veturi al la urbo Newport dum 16 kaj duona horoj. Survoje la buso haltis longe por vespermanĝo apud restoracio. Mi eniris en la restoracion. Bedaŭrinde mi ne povis kompreni la menuon, mi mendis do fingre ion, kiu troviĝis plej supre de la menuo. Tuj aperis telero, sur kiu estis nebongusta kaĉo de terpomo, panoj kun tre salaj ŝinkoj, kaj kovris ilin tre grasa kaj malbongusta kremo. Mi apenaŭ duonon manĝis.
La buso atingis la urbon Newport je la 5:15-a frumatene en la 16-a de julio. Mia gastiganto Patrick atendis min. Li estas advokato, kaj loĝas sola. Apenaŭ mi eniris en la ĉambron, mi trovis libron pri origamio sur tablo. Mi ekparolis pri mia prezentado de origamio en la San-Franciska Kursaro. Esperanto estas tiel mirinda ke ni interparolis kvazaŭ ni estus malnovaj amikoj. De kiam ni sidiĝis en la ĉambro, ni daŭre interparolis ĝis la tagmezo, eĉ dum la matenmanĝo kaj dum la tagmanĝo.
Mi gastis ĉe li ĝis la 19-a, preskaŭ dum 4 tagoj. Ni kune vivis familiare. Fakte estis granda doloro por mi adiaŭi lin. Ni kune vizitis infanejon por prezenti origamion, Esperanton kaj japanon, min mem. Ni kune vizitis historian muzeon, akvarion. Ni kune vizitis lian patrinon kaj lian najbaran familion.
Dum lia laborado mi sola promenis en la urbo. En la lasta tago de Newport, mi eniris en unu malplenan restoracion. Juna kelnerino staris antaŭ mi. Mi parolis esperante "Mi tute ne komprenas la anglan lingvon!". Ŝi larĝe malfermis la okulojn pro surpriziĝo, kaj diris angle "Mi venigos alian kelnerinon, ŝi povas paroli la hispanan". Mi respondis "Tio estas vana", sed la konsilo estis vana. Antaŭ du junaj kelnerinoj mi ĉirkaŭŝvingis mian fingron, kaj blinde indikis unu manĝaĵon en la menuo. Feliĉe la manĝaĵo estis ne malbongusta.
3
En la 19-a de julio, mi aŭtobuse iris al la urbo Corvallis, kie atendis mia amiko Andreo. De antaŭ pli ol du jaroj ni korespondas kaj ludas goon en la interreto. Tuj post mia alveno al la urbo, Andreo kaj mi vizitis go-klubon. En restoracio 4-5 goludantoj kunvenis. Mi ludis goon kun la estro de la klubo, kiu havis lertecon preskaŭ egalan al mi.
En Corvallis mi sola vagis en la urbo bicikle, kaj en monteta zono piede. Mi sufiĉe ĝuis liberajn tagojn.
La familianoj de Andreo, t.e. liaj bela edzino, ĉarmaj dekjaraj filino kaj nevino, kaj li, bone akceptis min. Ili aranĝis multajn materialojn pri la urbo, kaj planis kelkajn eventojn por mi. Antaŭe mi skribis al li, ke unu el miaj celoj de ĉi tiu vojaĝo estas koni ordinaran vivon de ordinara usonano, kaj ili tre bone respondis al mia deziro.
Ni kune vizitis iliajn parencojn, kaj poste sume 14 parencoj kunvenis en la domo de mia gastiganto. Post rostbankedo en la ĝardeno naŭ el ili kaj mi haste iris al basbalejo en najbara urbo, kaj gajnis ĉapelojn, kiujn oni disdonis al mil antaŭvenintoj. Ni spektis neprofesian basbalan ludon. La ĉapelo estas unu el bonaj memoraĵoj de mia vojaĝo.
Andreo kaj mi ludis kanuon, ludis goon, naĝis kun lia filino en naĝejo.
Lia edzino lernis Esperanton nur iomete por bonvenigi min. Dume li purigis tri necesejojn. Jes, ilia domo havas tri necesejojn. En sufiĉe vasta tereno staras sufiĉe granda domo, eĉ dekkelkaj arbegoj. Inter du arbegoj pendis hamako, sur kiu mi dormis tre komforte. En iu mateno mi aŭdis strangan sonon. Mi vidis akvumilon funkciantan en la ĝardeno de najbara domo. Mi vidis sovaĝajn cervojn trifoje. Ĉu vi povas imagi la loĝkvartalon?
Ĝenerale usonanoj estas riĉaj, ne nur materie. Liaj parencoj, kiujn mi vizitis, konstruas aŭ rekonstruas sian domon per si mem ŝajne plezure. En Japanio oni ne havas tempon por ĝui tiajn aferojn, ĉu ne?
4
Mi vizitis la urbojn Oregon City kaj Portland de la 24-a ĝis la 26-a de julio. Unue gvidis min John, maljuna esperantisto en Oregon City. Kaj mi tranoktis du noktojn ĉe s-ro Chris en Portland. Li estas komencanta esperantisto, kaj partoprenis en ĉijara intensiva Esperanto-kurso de JEI, nomata "kunloĝado", en kiu ankaŭ mi partoprenis. Sed ni ne memoris unu la alian.
Li transloĝiĝis al la urbo antaŭ du monatoj, sola loĝis en malgranda apartamento kaj serĉis laboron.
En la urboj mi vizitis historiajn muzeojn, malnovan palacon, japanan ĝardenon, rozĝardenon, kaj aliajn vidindejojn kun Chris. Mi interesiĝis pri historio de Oregono. En 1840-50-aj jaroj multaj pioniroj enmigris en Oregonon. Ili aranĝis kapuĉo-ĉarojn en Independence, Missouri, kaj vojaĝis al Oregono 3200 km-jn. Mi vidis multajn aĵojn rilatajn al la enmigrado kaj pionirado. Mi vidis ankaŭ ekspoziciaĵojn pri kulturo de indiĝenoj en ĉi tiu regiono. Sed mi ne povis vidi kian sorton havis la indiĝenoj. Andreo montris al mi kelkajn loknomojn devenajn de indiĝenoj, kiuj nun ne loĝas en la regiono.
Mi vizitis la parkon memorigantan la Militon en Vjetnamio. Ĝi okupis parton de granda parko, en kiu troviĝas japana ĝardeno kaj rozĝardeno. Sur kelkaj cenotafoj multaj nomoj de militmortintoj estis gravuritaj. La nombro de la mortintoj persvade montris mizeron de la Milito. Sed la tekstoj sur la cenotafoj perdigis al mi humoron, ĉar en ĝi troviĝis ekzemple jenaj frazoj, --- la batalo kontraŭ komunismo, --- la invado de Norda Vjetnamio, ktp. Mi ekmemoris ke la usona registaro ankoraŭ nun insistas pri sia praveco en la Milito.
Sur la marbordo de la urbo Newport mi trovis parkon memorigantan la Militon. En la malgranda parko staris nur malgranda monumento. Ĝi sentigis al mi profundan cikatron de usonaj civiluloj.
En Portlando mi vizitis alian parkon, kie staris dekkelkaj monumentoj, sur kiuj oni gravuris koncizan historion de japandevenaj loĝantoj. Ili klopodis iĝi usonaj civitanoj, sed dum la Dua Mondmilito ili estis persekutitaj. Post la Milito ili pace konstruis kaj -as la vivon kune kun aliaj civitanoj.
5
Mi ekflugis el Portlando je la 13:05-a de la 27-a de julio, kaj atingis la flughavenon de Nagojo je la 15:00-a de la 28-a, kvankam dum la flugo ne noktiĝis. En la flughaveno mia edzino atendis min. Mi intencis saluti ŝin per usona maniero, sed ŝi malvarme rifuzis tion. Jes, mi jam estas en Japanio.