

















|
Numero 8
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Somera Mateno en NASK 2003 Phil "Filipo" DORCAS Teksaso, Usono
Fruas. Mi estas sola, kuranta laŭ la vojo al Nigra Monto. Mi kuras sola. Ŝi ne povas ĝui la someran matenon kun mi. Ŝi ne estas ĉi tie. Ŝi ne povas vidi la Vermontan arbaron. Miaj pensoj estas en Teksaso kun ŝi.
Kia malsameco! Kiel mi esprimos al ŝi la belecon? Mi ne povas.
Sed ni havas niajn horojn kune. Ni ofte vojaĝas kune. Sed ne al Vermonto. Ne al alia ŝtato. Fakte ne per distanco, sed per tempo. Ni vojaĝas al la jaro 1861, kie ni pli feliĉe rolas. Tie ni povas vidi nenion de la aktuala jaro. Niaj vestaĵoj, manĝaĵo, konversacioj, amikoj, kaj libroj vivas en tiu jaro, tiu malfacila jaro por Teksasanoj.
Mi kuras supren malfacile. Ĉu mi haltu por rekapti la spiron? Ne. Mi ne devas halti. Mi povas atingi mian celon senhalte. Kiom plu?
La fajro varmas, dum ŝi kuiras la stufaĵon por la venonta vespermanĝaĵo. Ŝi sperte kuiras. Ni ofte diskutas havi modernan kuirfornon kiel la najbaroj. Sed alia vagonaro ne venos baldaŭ. La milito inter la ŝtatoj malhelpas la moderniĝon en Teksaso. Eble iu komercisto povas venigi tion tra la militblokado.
Dudek minutoj. Mi tre lacas, kurante ankoraŭ forte, sed devas turniĝi nun por reveni al la dormejo. Ĉu ĉi tiu strato estas la vojo al Nigra Monto? Mi ne eltrovos tion ĉi matene. La reveno estos pli facila, malsupren. Mi malrapidas por ĝui la malsupreniĝon.
Post la bongusta vespermanĝo ni sidas. La fajro senflamiĝas. Mi eklegas voĉlaŭte el la libro "Kristnaska Kanto" de nova brita verkisto Charles Dickens. La kandellumo sufiĉas. Tiu rakonto tre plaĉas al ni. Eble Sinjoro Dickens iam estos fama verkisto. Ĉi tiu libro estis presita antaŭ dek ok jaroj, en la jaro 1843. Estas nokto de paco nun. Kristkasko venas baldaŭ. La Indianoj nin ne ĝenas jam du semajnojn, kaj ni havas sufiĉan lanon por la ŝpinrado kaj la teksilo. Ni bone preparis nin por la vintro, do ni sidas kaj ĝuas la rakonton de la brito.
Mi turniĝas maldekstren por la lasta segmento de la kurado. Iomete supren al la dormejo. Ah.. jen samideano kun akvo por mi. Eble mi aspektas kiel tre laca kuranto.
13 julio 2003, NASK
Revenu al la hejmpaĝo
Subita Vekiĝo! Tim WESTOVER Davidson, NC, Usono
Ĉi tie mi malmulte dormas, sed pasintan sabaton, mi kaptis okazon iom dormeti dum la tago. Post kelkaj minutoj, min vekis frapo ĉe la pordo. Mi diris, "Envenu!" Sed neniu estis tie. Mi refermis la okulojn por dormi, sed denove la bruo, iom pli laŭta. Mi levis la kapon kaj subite – mi estis vizaĝ-al-vizaĝa kun eŭtamio, kiu staris fiere sur mia skribotablo!
Vidante tiun ĉi beston, kiu estas milfoje pli malgranda kaj malpeza ol mi, mi faris la naturan kaj racian agon: mi forkuris el la ĉambro kriante. La eŭtamio saltis de sur la skribotablo kaj alkuris la foran angulon de la ĉambro. Mi staris en la koridoro kaj rekaptis la spiron. Tiam, venis al mi la ideo, ke mi ne volas rezigni mian ĉambron al la besteto, kiu sin sentus pli komforta en la arbaro, ne en mia lito. Tial mi reeniris mian ĉambron kaj kuraĝe staris antaŭ la eŭtamio. Li (ŝi?) rigardis min scivoleme, dubeme. Ni komencis rondiri unu la alian, pace, trankvile, zorgeme. Fine mi staris en la angulo kaj li, antaŭ la pordo. Per kapkliniĝo ni salutis nin, kaj li forkuris al siaj eŭtamiaj laboroj. Mi eksidis ĉe la skribotablo kaj dumlonge provis trankviligi mian ankoraŭ batantan koron!
Revenu al la hejmpaĝo
Malglata Vojo Francisko LORRAIN Kanado
Esperantistoj kutime opinias, ke, se esperanto iĝus pli uzata ol la angla en la mondo, tiam la naciaj lingvoj -- liberigitaj de la pezo de la malneŭtrala Ŝekspira lingvo -- eĉ revigliĝus. Bedaŭrinde, tiu opinio ŝajnas al mi tute ne defendebla. Kompreneble, tuj post pli granda disvastiĝo de Esperanto, la ne-anglaparolantaj landoj sentus sin pli liberaj disvolvi sian propran kulturon laŭ siaj propraj emoj. Sed pensu: iom post iom, pli kaj pli da homoj ĉiutage rilatus Esperante kun aliaj, aperus pli kaj pli da internaciaj Esperantaj paroj kaj denaskaj Esperanto-parolantoj, kaj pli kaj pli da homoj loĝus en pluraj landoj (aŭ samtempe aŭ sinsekve) dum sia vivo. Malfacilas imagi, ke, post kelkaj jarcentoj de tia tutplaneda kirliĝado, iu ajn nacia lingvo povus pluekzisti.
Kiel kebekiano, mi bone konas la lukton por la pluvivo de mia naskiĝlingvo. Ĉu vi scias, kio estas tio? Ĝi estas kvazaŭ lukto por la animo mem, afero de vivo aŭ morto. Tamen, se la malaperiĝo de mia amata franca lingvo estas la prezo, kiun mi devos pagi por paca kaj libera mondo, mi bonkore pretas pagi ĝin.
Jen. Sed la homaj aferoj ne estas tute simplaj. En la estonteco kaŝiĝas multaj surprizoj. Ekzemple, en la ebla disvastiĝo de Esperanto, kuŝas, laŭ mi, serioza danĝero. Kiu? Mi tuj klarigos ĝin. Ĝis nun, ĉiuj Esperantistoj amas sian lingvon. Ĝi estas ilia -- nia -- lingvo. Sed kio okazos, se Esperanto fariĝos deviga internacia lingvo por multaj homoj? Ĉu ili amos ĝin, kiel ni hodiaŭ? Eble ne tute, eĉ se ĝi vere estas simbolo de libereco, egaleco kaj frateco (laŭ la franca devizo). Kaj ĉu ĝi estos fakte tia simbolo? Eble ankaŭ ne tute. Ĉu ne dangere?
Ni povas pli konkrete kompreni la danĝeron, se ni pripensas la novan Eŭropon. Ne maleblas, ke Esperanto iun tagon fariĝos la komuna lingvo de Eŭropo (ni rajtas revi!). Tiu kontinento estas iĝanta, iom post iom, unu lando. Tio estas gravega fakto en la hodiaŭa mondo: la suprenirado de Eŭropo kaj, frue aŭ malfrue, la korelativa malsuprenirado de Usono. Laŭ mi, ekzistas ebleco reala, ke, post kelkaj aŭ pluraj jardekoj, Esperanto anstataŭos la anglan en Eŭropo. Do, Esperanto fariĝu oficiala lingvo tie, kaj sekve ankaŭ en la Unuiĝintaj Nacioj. Tute bone. Sed -- jen la insido -- nun estas Esperanto la lingvo de tre potenca ŝtato! Ho ve, ĉu ĝi ne plu estas lingvo de la tuta homaro? Imagu nur, ke iuj ideologoj kaptus la Esperantistan idealon kaj provus trudi ĝin al aliaj homoj "por ilia propra bono". Kia malfeliĉo! Oni bezonus novan Zamenhofon, kiu inventus novan neŭtralan lingvon, kaj oni devus ĉion rekomencadi…
Kion vi pensas pri tiuj temoj?
Revenu al la hejmpaĝo
Skatoloj Don HOUPE Chapel Hill, NC, Usono
I. Naskiĝo
Mi naskiĝis vintran tagon. Multaj diskutis la militon kaj la nekutiman varmegon de la pasinta somero. Sed naskiĝi malfacilis kaj mi perdis mian bileton eniran al la vivo. Iuj diris, ke estas serioza afero perdi la bileton sed la ceteraj certigis al mi, ke havi aŭ perdi ĝin ne diferencas. Fakte, malmultaj iam ajn eksciis, ke mi perdis ĝin. Mi konsciis pri la perdo kaj serĉis la bileton tra la jaroj. Mi trovis ĝin en mil pecoj laŭlonge de mia vojo. Sed ĉio tio estas nur memoraĵo kaj mi ŝlosis ĝin en skatolon pri kiu mi ne plu pensas.
II. Knabaĝo
Sesaĝe ni devis frekveni la lernejon sed la amikoj kaj mi tion ne faris. Ni revis pri la vivo de fajrobrigadistoj kaj flustris unuj al la aliaj pri intravejna nutrado. Unu vesperon la knabo de la apuda lito mortis. Li ne volis forlasi nin, tamen li lacis kaj malofte parolis. Ni, la travivintoj, finfine ekpovis piediri. Estis tia ekstazo, ke ni taksis nin baldaŭ kapablaj tuŝi la plafonon. Sed ĉi tiujn vivpecojn mi kaŝis en alian skatolon kaj ili antaŭ longe fandiĝis en mia memoro.
III. Junulaĝo
Mi portis sunokulvitrojn tiun sabaton post la murdo de Robert Kennedy. Mi atingis Nov-Jorkon aŭtobuse por renkonti ŝin tagmeze, ĝustatempe por vidi malalte en la ĉielo la helikopteron, kiu portis la prezidenton al la funebra ceremonio por Bobby. Poste ni serĉis la ponton, kiun oni rajtas piede transiri. Starante longtempe super la rivero Hudson, ni elpoŝigis la plej ŝatatajn ŝtonetojn kaj, unu post unu, faligis ilin de kunligitaj manoj ĝis la subaj akvoj. Mi promesis al ŝi, ke mi revenos sed mi timas, ke mi ne rekonos ŝin venontfoje ĉar tiujn momentojn mi jam fermis en novan skatolon kies interno estas kaŝita de miaj okuloj.
IV. Hodiaŭ
Mi havas multajn skatolojn kaj mi tute forgesis pri iliaj enhavoj. Tamen, mi ne maltrankviliĝas ĉar estas multaj farindaĵoj. Mi volas pasigi tempon kun tiuj, kiuj ŝatas la vivon de fajrobrigadistoj. Mi volas sidiĝi iomete kun infanoj, kiuj ne rajtas ellitiĝi. Mi volas eniri urbojn, kie troviĝas pontoj amikemaj al piedirantoj kun ŝtonetoj en la poŝoj. Kaj mi volas ekkoni homojn, kiuj havas skatolojn; homojn, kiuj kuras ĉien por amasigi siajn biletojn, antaŭe perditajn kaj nun disŝiritajn.
Revenu al la hejmpaĝo
|