

















|
Numero 6
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Ni Esploris Kune Ellen EDDY Usono
Sabate posttagmeze, Ros kaj mi vagadis laŭ la vojo al la lageto ne tro distance de nia dormejo. Kiam ni atingis la lagon, ni vidis tuj ke ni ne estis solaj. Belega "virino de la lago" sternis sin sur la herbo. Ŝi auskultis muzikon pere de orel-aŭdiloj do eĉ ne sciis ke ni preterpasis ŝin. Ni haltis por admiri la lageton kaj legis la afiŝon kiu deklaras ke ni ne povas naĝi en la akvo. Tio estas en ordo ĉar ni scias ke ni povas naĝi en la naĝejo de la Colonial Hotelo se ni nur sekvas la regulojn kiujn oni antaŭ eldonis en la NASKa Fasko. Subite ni rimarkis movon flanke de la lageto apud rubujo. Malhela mustelo movis pli kaj pli proksimen al la ujo kaj subite enen de ĝi. Eble ne estis sufiĉe de manĝebla rubaĵo ĉar ĝi baldaŭ komencis bati la enirilon por eskapi. Dum li faris tion, ni pli kaj pli alproksimiĝis al la rubujo. Mi havis la fotilon preta kaj kiam ĝi subite elsaltis mi sekvis giajn movojn kaj fotis la besteton kiam ĝi haltis por rigaridi nin. Ĝi aspektis tute malhelbruna kaj mi ne povas vidi eĉ pecon de blanko sur la pelto. Sed ĝi aliaforme spegulas la desegnon en la artikolo pri musteloj.
Post tiu surpriza vido, Ros kaj mi komencis vagadi reen laŭ ne bone markita vojeto. Ni ĝojis ke mi havs la mapon desur la muro de nia dormejo aŭ eble ni perdiĝis. Pro tio, mi faris kelkajn kopiojn de la mapo do se aliaj aventuremuloj volas esplori, ili almenaŭ povas iom sekvi la mapon kaj reveni al la klasĉambro ĝustatempe.
Revenu al la hejmpaĝo
Ruĝaj Ĉapeloj? Dori VALLON WHEELER Usono
Jen amuzaj aferoj el la vivo de Dorinjo . . .
MANTROJ:
"Mad Hatters" portas ruĝajn ĉapelojn, Ĝuas vivon sen kvereloj.
Ruĝaj Ĉapeloj nin plaĉas! Ĝojplenajn tagojn ni celas!
Ĉu vi antaŭe sciis ion pri naciaj grupoj de "Ruĝaj Ĉapelanoj" (angle: "Red Hatters")?
"Mad Hatters" estas loka klubo en Goldendale, WA, la hejmurbeto de Dorinjo. Tiu grupo de 25 virinoj (ĉiuj devas esti pli ol 50-jaraĝaj) estas oficiala parto de la usona grupo kun kelkaj miloj da membroj.
Kiam ili kunvenas ĉiuj devas porti elegantajn ruĝajn ĉapelojn kaj purpurajn vestaĵojn kaj ofte ruĝajn ŝuojn. Ili kunvenas ĉiumonate nur por ĝui amikecon dum ili tagmanĝas kaj babiladas bonhumore.
Ĉiuj volontulas iam dum la jaro elekti ĉarmajn restoraciojn por la rendevuoj--ofte ili veturas multajn mejlojn por gustumi interesajn manĝaĵojn. Ĝojplenaj horoj en tiu ĉi dolorplena mondo!
Do Dori verkis tiujn ĉi mantrojn uzi dum streĉaj momentoj. Faru vian propran laŭ vole!
Revenu al la hejmpaĝo
El la Vivo de Komputila Viruso Studentoj el la Dua Nivelo Brattleboro, VT, Usono
[Noto de la redaktoro: je l' instigo de la instruisto Paul GUBBINS, kelkaj kursanoj el la dua nivelo esploris la psikologion de komputila viruso. Kion ili malkovris per siaj provoj?]
Ne. Ne. Mi diris al vi antaŭe. Vi ne rajtas scii mian nomon. Vi eĉ ne rajtas scii, ke mi ekzistas . . . Sed vi scias. Mi ne scias, kiel vi scias. Sed vi scias.
Do bone. Vi min demandis, kion mi tage faras. Mi serĉas. Mi serĉas lokojn, kie mi povas kaŝi. Mi serĉas lokojn, kie mi povas miajn idarojn kaŝi. Mi serĉas dosierojn, kiujn mi povas invadi. Mi serĉas kontraŭ-viruso-programojn, kiujn mi povas malkapabligi. Mi serĉas kontraŭ-viruso-programojn, kiujn mi devas eviti. Mi serĉas adresojn, kien mi povas miajn idarojn sendi.
Mi serĉas manierojn vin ĝeni. Mi serĉas manierojn vin laborigi. Mi serĉas manierojn vin frenezigi.
Kaj nun, se vi ne forigos, mi pereigos vian malmoldiskon.
Bob RUSSELL
Mi estas la malsincera viruso Kojoto. Tre plaĉas al mi trompi retpoŝtuzantojn. Mi sendas al ili mesaĝon, kiu esprimas en la subjektospaco "GRATULOJN, VI JAM GAJNIS!". Ili legas, ke ili jam gajnis milionojn da dolaroj sed necesas konfirmi ilian informon kaj oni devas klaki butonon por transiri al alia retpaĝo por plenumi informilon. Tamen, kiam ili faras tion, mi invadas ilian komputilon kaj kopias ĉion de la enhavo. Poste mi ankaŭ aldonas iomete da dosieroj. Tiam, kiam mi finas mian laboron, mi sendas retpoŝton pornografian al iliaj gepatroj por hontigi ilin. Samtempe, mi sendas alian mesaĝon al iliaj malamikoj kune kun la pasvorto je ĉiuj iliaj kontoj, por ke la malamikoj povu transigi la monon de la ricevintoj al iliaj propraj kontoj.
Marlon GARREN
Mi estas komputila viruso. Neniu amas min kaj pro tio mi ĉiam volas renversi la trankvilan vivon de tiuj, kiuj uzas komputilojn. Jen mia ununura ebleco provi al mi, ke mi fakte vivas. Sed bedaŭrinde mi malmulte feliĉas pri mia ĉiutaga laboro. Jes, mi spertas grandan potencon, kiam mi sukcesas difekti ies komputilon kaj sekve la ĝojon de la komputilisto. Ofte tiu homo povas nek dormi nek manĝi pro la ĥaoso kaŭzita de mi. Sed mi preferus esti bona viruso. Ne ĉiu viruso estas malamikema. Ekzemple, ĉu Esperanto ne estas viruso? Ĝi infektas multajn homojn, el kiuj la plimulto resaniĝas, sed iuj, ege malmultaj, restas infektitaj la tutan vivon. Ili nomiĝas Esperantistoj kaj ili ĝojegas pro sia infektado kaj ĉiam klopodas infekti aliulojn. Jen bona, amikema viruso!
Don HOUPE
Revenu al la hejmpaĝo
|