

















|
Numero 5
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Finiĝas la Unua Semajno! Tim WESTOVER Davidson, NC, Usono
Karaj kunNASKantoj,
Jen preskaŭ finiĝas nia unua semajno ĉi tie ĉe NASK. Kiel fulmrapide flugas la tempo! Jam ni ĉiuj spertis multon: la belan matenan pejzaĝon, la ĉiutagajn bongustajn manĝaĵojn, la klasojn de niaj spertaj instruistoj, la informplenajn vesperajn programojn, kaj la amuzan babiladon de niaj novaj amikoj Esperantaj. Mi esperas, ke vi ĝuis la sperton tiom multe, kiom mi.
Nepre faru ĉion eblan kun la restaĵo de nia mallonga kunvivado ĉi tie. Ĉu vi ankoraŭ ne renkontis ĉiujn ĉi tie? Ne hezitu serĉi novan vizaĝon kaj ekparoli. Ĉu vi ne jam vizitis la NASK bibliotekon en la komuna kela ĉambro de Bolton? Jen bonega ebleco por vi konatiĝi kun parto de nia Esperanto-literaturo. Vidu, kian riĉecon ni havas! Ĉu vi ne jam verkis ion por la NASKa Fasko? Mi kuraĝigas vin provi. Ne gravas via lingvoscio aŭ nivelo--ĉi tie estas multege de amikaj Esperantistoj, kiuj volonte helpas vin verki aŭ perfektigi ion ajn. Prezentu vin al nia Esperanto-komunumo! Ju pli da kursanoj, kiuj verkas por la NASKa Fasko, des pli da riĉeco kaj bunteco ni montras al ni mem kaj al la Esperantista- kaj ne-Esperantista- mondo. Viaj kontribuaĵoj aperas ne nur loke, ĉe NASK en Brattleboro, sed ankaŭ en la reto, ĉe la retpaĝo por la NASKa Fasko 2003. Tie ili atingas novajn Esperantistojn kaj Esperontistojn, kiuj esploras nian Esperantujon. Pere de viaj kontribuaĵoj, vi pliriĉigas ne nur la spertojn de la ĉi-jaraj NASKanoj, sed ankaŭ tiujn de studentoj de venontaj jaroj.
Mi volas ege danki al ĉiuj, kiuj jam kontribuis al nia ĵurnalo. Sen vi, mia laboro estus neebla. Dankon pro via dediĉo de tempo kaj lingvoscio al nia Afero.
Ne hezitu viziti min se vi havas petojn, konsilojn, kontribuaĵojn, aŭ se vi volas helpon kun io ajn. Mi estas ĉi tie por vi! Mia ĉambro estas Bolton 104, kaj tie ankaŭ loĝas la Omaro, kiun vi renkontis pasintnumere. Li ankaŭ ŝatas vizitantojn!
Kun plej bonaj esperoj,
-Tim WESTOVER
Revenu al la hejmpaĝo
|