

















|
Numero 4
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Orfiŝeto Tim WESTOVER Usono
Unue mi diru, ke mia nevino Violeta estas revema knabino. Due, mi diru, ke por ĉio ĉi, kio sekvas, kulpas komploto de orfiŝeto. Klarigo sekvas tuj. Antaŭ kelkaj taĝoj, mi vagadis man-en-mane kun mia nevino laŭ la Strato Kupejca, kie troviĝas bunta fasko de butikoj. En ĉiujn Violeta volis eniri. Mi emis nei, sed ŝi rigardis al mi kun tiuj okuloj, kiujn posedas kaj lerte uzas nur ruzaj nepinoj kun siaj onkloj. Finfine mi cedis, kaj ni trairis ĉiun pordon laŭ la tuta strato. Violeta okulumis la muzikajn instrumentojn orajn kaj arĝentajn; ŝi trenis la fingrojn laŭ longaj vicoj de polvkovtriaj libroj; ŝi staris piedpinte inspekti la buĉiston hakante porkokorpon. ("Mirinde," ŝi diris al mi, "kiel per unu-du tranĉoj li faras bonĝustaspektajn viandpecojn el tiu hida morta besto.") En neniuj tiuj vendejoj ni longe restis, sed rapide forkuris al la sekvanta. Fine, ni alvenis al la lasta vendejo kaj haltis momente antaŭ la montrofenesto. En ĝi estis diversaj brokantaĵoj kaj strangaj heredaĵoj de antikvaj landoj--vazoj, fragmentoj de teleroj, mallertaj bronzaj skulptaĵoj de torditaj koboldoj batalantaj heroecajn nudajn figurojn--tiujn aĵojn oni ĉie facile trovas. Sed ankaŭ, iom strange, estis granda bovlo starante sur mahagona kolumno. Kaj el tiu bovlo rigardis orfiŝeto, kies longaj naĝiloj delikate ŝvebetis en la apenaŭ movanta akvo. Violeta kunplektis la brovojn kaj eligis la langon orfiŝeten. Mi tusis intence, kaj ŝi enbuŝigis sian petoleman langon.
Kiam ni eniras la vendejon, la vendisto salutis Violetan.
"Knabino, vi revenis! Kaj kiu estas tiu?" li demandis, etendita malpuran fingron miadirekten.
"Mia onklo, sinjoro," ŝi respondis afable sed memfide, kiel ŝi ĉiam respondas.
"Ĉu vian onklon interesas antikvaj mapoj? Aŭ eble romaj glavoj? Aŭ tiu marmora piedo?" Li levis grandan makulitan umaĵon, kiu aspektus piede nur post longa kredema rigardo.
Kvamkam tiuj artaĉoj min tute ne frenezigas, kiel ĉiujn miajn kolegiojn ĉe la Universitato, la vendisto ja menciis tiujn por mi magiajn vortojn: antikvaj mapoj. La scivolemo boladis en mi--kial tiu ĉi vendisto konas mian nepinon?--sed, vidante la ekbrilon en miaj okuloj, la vendisto komencis disvolvigi kelkajn allogajn pergamenojn, kaj ĉiuj demandoj forvelkiĝis.
Vekis min de miaj revoj grandega bruo de frakasanta vitro. Akvo ŝprucigis miajn strumpetojn, kaj mi tuj eksciis, kio okazis. Violeta staris antaŭ la nun reversita ligna kolumno, ĉirkaŭita de miloj de vitreroj, akvogutoj, kaj unu orfiŝeto, kiuj forte batis per siaj naĝiloj la fremdan aeron.
"Kio okazis?" mi tuj demandis ŝin.
"Tiu orfiŝetaĉo mokis min!" ŝi respondis.
La vendisto tuŝis mian ŝultron, kaj antaŭ ol mi turnis lin rigardi, mi jam elpoŝigis la monujon.
"Oĉjo, ĉu mi povas havi la fiŝon?" petis Violeta iom rapide, vidante, ke efektive ni jam aĉetis ĝin.
"Kara, ĝi estas mortanta. Vidu, kiel ĝi luktas!"
"Mi enakvigos lin tuj! Li vivos. "
"Sed kial vi volas ĜIN, se ĜI mokis vin?" Mi empfazis la senanimecon de la fiŝo, ĉar mi kredas, ke ni malfortigas la gravecon de homaj emocioj kiam ni aplikas ilin al bestoj.
Violeta rigardis teren. "Oĉjo," ŝi diris malrapide, eble eĉ honte. "Li ne mokis min. Ni tion planis."
"Planis! Kion diable vi celas diri?"
"Mi estis tie kun Panjo antaŭ kelkaj tagoj kiam ni serĉis donacon por Paĉjo. Tiam la orfiŝeto petis min helpi lin escapi. Li konsilis, ke mi rompu sian bovlon."
"Danĝera plano, kara. Ĉu via orfiŝeto konsciis, ke li eble mortus?"
"Eble jes, eble ne. Li ja estas orfiŝeto, kaj lia cerbo ne estas tiom granda. Kaj mi estas tre juna ankoraŭ kaj neniujn aliajn planojn povis pripensi."
"Violeta, mi ne certas, ke viaj gepatroj volas, ke vi havu dorlotbeston. Estas granda respondeco."
"Mi ne tenos lin ĉe-hejme!" ŝi respondis, kolere. "Tion tute ne volas la orfiŝeto! Li volas reiri al la hejmo, al la orfiŝetedzino kaj orfiŝetidoj. Kaj eble la orfiŝetonklo eĉ volas lin vidi?"
Tiu lerta knabino! Nun mi ne povis rifuzi ŝian peton. Ni pruntis de la vendisto glason da akvo kaj enmetis la orfiŝeton en ĝin. Li (pardonu: ĝi) ŝajnis feliĉa--eĉ en la malgranda spaco, li naĝis pli energie, ol en sia detruita bovlo.
Mi permisis al la knabino porti la glason kun orfiŝeto ĝis la rivero. Dum ni iris, ŝi ĝoje parolis al (ĉu kun?) la orfiŝeto: "Nun vi estas libera! Ho, vi farus la samon. Bonvolu saluti la infanojn mianome. Ĉu ŝi vere volas vidi la urbon? Mi ne konsilus tion. Pli bone vi simple rakontu. Sed la montrofenestro ja estas IO, ĉu ne? Pli bone ol tio, kion vidas la plejmulto da orfiŝetoj. Kie? Preter la fabriko? Tio estas longa vojaĝo! Ĉu vi ne volas, ke mi portu min tien? Nu, mi komprenas ke vi estas malkomforta en la glaso. Estus bone naĝi en la rivero denove, ĉu ne? Tiom da spaco!"
Kiam ni fine alvenis al la riverbordo, Violeta ne pasigis multe da tempo per adiaŭoj. Unu simpla "Bonan vojaĝon!" kaj poste "Ne dankinde!" kaj ŝi verŝis la akvon kaj orfiŝeton en la riveron. La orfiŝeto naĝis tri fojon en malgranda rondo kaj subite faris altan salton el la akvo, kvazaŭ saluto. Mi duonkredis, ke mi vidis rideton sur lia vizaĝo. Violeta, nun sentante feliĉon preter ia homa feliĉo, alkuras min, kaj mi kaptis ŝin en la brakoj kaj levis ŝin supren.
"Vi estas bonkorulino, ĉu vi scias tion?" mi diris, iom fiera, ke tiu ĉi knabino estas parenco mia. Sed unu aferon mi ne komprenas. Kial vi ŝajnis malamika al la orfiŝeto, kiam vi diris, ke li mokis vin? Kial vi tiom maldece kondukis al li kiam ni staris ĉe la montrofenestro?"
Violeta elsaltis miajn brakojn kaj ekstaris proprapiede. "Oni devas ludi sian rolon," ŝi diris, kun rideto. Prenante mian manon, ŝi ektiris min hejmen.
Revenu al la hejmpaĝo
Intervjuo kun Joel Brozovsky, direktoro por la Centra Oficejo por ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Phil DORCAS, 7a de julio, 2003 Usono
Phil Dorcas: La landa kongreso ĵus okazis en Bostono, julio 3a-6a. Kion vi opinias pri ĝi?
Joel Brozovsky: Ĝi estis tre bona kaj sukcesa kongreso.
PD: Kial kaj kiel ĝi sukcesis?
JB: Unue, venis relative multaj partoprenantoj, fakte 83.
Due, kvalite. Estis mondfamaj muzikistoj, Kim Henriksen ("Kimo") kaj Jean-Marc Leclerc (JoMo). Pro tio venis multo da homoj.
Trie, libroservo, pri tio mi principe okupiĝis. La libroservo estis sukcesa laŭ mi. Ni vendis kontentige multajn librojn, kompaktdiskojn, kaj aliajn Esperantaĵojn.
Kvare, la estraro havis sukcesa kunsidon, pritraktis gravan decidon kaj gravan agadon.
PD: Kio alia?
JB: Mi multe ĝuis la piroteknikaĵojn. Kongresejan MIT-n estas interesa por mi viziti. Mi tre ĝuis renkonti amikojn malnovajn kaj ankaŭ novajn.
PD: Kio pri la futuro?
JB: Mi opinias, ke ĉe la oficiala parto (la estrara parto kaj la ĝenerala parto) oni komencis prepari laboron por plibonigi la agadon de ELNA kaj ebligis la daŭron de la agado en malfacila situacio.
Revenu al la hejmpaĝo
SILENTU! Joe BLUE Usono
"Ho, tio ja estas paradizo. Bonvolu, se vi devas spiri, spiru kviete. Mia kora amiko, ĉu vi sentas tion Grandan Silenton? Ree, ne moviĝu. Bonvolu, ne parolu; eĉ ne pensu. Nur kviete ridetu. Nur ĝuu. Nur sentu nian komunon kun la kreinto. Ho, tio ja estas paradizo vera."
"Kion vi diras? Mi ne komprenas. Jes, tie vi staras piedpinte kun, ŝajnas al mi, malfermita koro kaj, evidente, vi ĝuas la freŝan aeron. Ja estas bela aŭroro, kaj la verda]oj ja estas la plej belaj kiujn mi jam vidis, sed mi sentas nek grandan silenton nek komunon kun via kreinto. Do, mi eble penus rideti; ĉu tiu eble naskus la ceteron?"
"Jes, ja. Estis dirita ke, "Se vi ne komprenas mian silenton, vi neniam komprenos miajn vortojn." Do, ni nun uzu tian Silenton kaj, verŝajne, ambaŭ de ni lernos kvietiĝi kaj, per tio, lernos tuŝi la kreinton."
"Do, ni eniru la paradizon."
"Bone, ni silentu kune ... kune kun la Dio."
Revenu al la hejmpaĝo
"Vere aŭ Fantazie!" Ros FISHER Anglujo
"Vere aŭ Fantazie!"
En la urbo de "Brattleboro" estis nova restoracio kie oni kuiris bongustan manĝaĵojn en bona kuirejo.
Post unu jaro denove mi vizitis kun mia amiko. Ni sidis apud fenestro kaj post iom da tempo mia amiko ekremarkis:
"Vidu! Mia telero estas malpura kaj la forko ne ekzistas!"
Mi vidis miajn manĝilojn kaj respondis:
"Ĉi tie mankas tranĉilo kaj kulero!"
"Flaru la odoron, la malbonan odoron," ni voĉis kune. Ni ne volis gustumi la malbonan manĝaĵojn aŭ aĉeti la menuon sed ŝtelpaŝis eksteren en silenta maniero, malsata. Sed ni ĝojis ke ni ne pagis nian monon por malbona manĝaĵo.
Malsati estas pli bone ol malsani!!
Fakte mi mem preferas kuriri bongustan manĝaĵon hejme!
-Ros FISHER
[Noto de la Redaktoro: Lee Miller, instruisto de la unua nivela klaso, starigis al siaj lernantoj la defion verki rakonton uzante vortojn el specifa trezoro. Jen elstara provo! Se vi volas starigi al vi mem la sama defino, jen la bezonata vorttrezoro:
restoracio--kuiri--kuirejo telero --manĝilo--forko--kulero--tranĉilo odoro --flari gusto--bongusta--gustumi aĉeti --pagi --mono manĝo--manĝi--malsati--malsata]
Revenu al la hejmpaĝo
|