

















|
Numero 3
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Kia Koincido Paul GUBBINS Anglujo
Tra la fenestro de mia ĉambro en la Internacia Centro ĉe SIT videblas, duonkaŝita malantaŭ arboj, impona, duetaĝa blankligna domo. Ŝajnas, ke ĝi ne ĉiam tie staras: unue ĝi situis pli malsupre malantaŭ la ĉefa, iama bienposedanta domo kaj ial oni trenis ĝin – apenaŭ imagebla taskaĉo – supren ĝis ĝia nuna loko. Tamen ne pri la konstruaĵo mi volas verki, sed pri unu el ties enloĝantoj.
Laŭdire loĝis tie dum kelka tempo la angla verkisto Rudyard Kipling (memoru, ke la adreso de SIT estas Kipling-strato), kiu verkis i.a. The Jungle Book kaj Just So Stories. Fakte Kipling loĝis en diversaj domoj en la urbo: tio tamen ne rilatas al mia temo. Sed frapis min la koincido, ke – pli ol 3000 mejlojn for de mia hejmo en la regiono Ĉeŝiro, Anglujo – mi trovas tiajn fortajn Kipling-spurojn: imagu, nur unu biciklo-horon for de mia urbeto situas tre ĉarma Lago Rudyard. Tie feriis la jusedziĝinta paro Kipling – la gepatroj de Rudyard – al kiu tiom plaĉis trankvilo kaj paco de la lago, ke ili.laŭe nomis sian unuenaskitan filon. Do pro tio Rudyard Kipling tiel nomiĝas, ke ne Johano, Petro aŭ eĉ Ludoviko.
Ankaŭ hodiaŭ Lago Rudyard restas loko pitoreska kaj, en aŭtuno, pro la multaj arboj kaj la ruĝ- kaj or-koloraj folioj, vere vidinda. Sur la lago mem videblas velboatetoj, kaj multaj vizitantoj ŝatas promeni aŭ bicikli ĉirkaŭ la lago. En somero okazas tie Rudyard-festivalo kun multaj aktivaĵoj aparte por infanoj. Krome eblas veturi per eta trajno tirata de vapor-lokomotiveto laŭ unu flanko de la lago.
Do mirinda koincido – sed ne la sola. Ĉar, veturante inter Boston kaj Brattleboro, mi trairis regionon Ĉeŝiro. Do Ĉeŝiro, Nov-Anglujo – kaj jen mi el Ĉeŝiro, Malnov-Anglujo. Kiaj kromaj koincidoj min atendas?
 Rudyard Lake en Angulo
Revenu al la hejmpaĝo
Minutoj en la Maro Omaro Brattleboro, VT, Usono
[Noto de la Redaktoro: La mia estas la sola ĉambro ĉi tie, kie oni loĝas triope. Okupas la ĉambron Rafael, Tim, kaj Omaro. Feliĉe la lasta estas ĝuste tiel, kiel li nomiĝas kaj nur eta pluŝomaro, do tial ne postulas tro da spaco aŭ sian propran liton. Omaron mi unue renkontis ĉi tie en Vermonto pasintjare, kaj li fariĝis iama dorlotbesto de la grupo. Li revenis ĉi-jare kun nova ĉapelo--verkisto. Jen liaj pensoj kaj observoj. Mi avertas vin, ke mi tute ne respondecas por la vortoj de mia omara amiko, kiu foje estas amara. Legu kaj ĝuu, kaj nepre respondu rekte al Omaro se io misas.]
Saluton terpaŝantoj!
Kiel bele esti omaro, kaj precipe Omaro, tio estas mia nomo, tio estas mi. Ĉiu fieru je sia estado.
Mi notis, ke vi aerspirantoj ŝatas manĝi fiŝojn. Bone--ankaŭ mi foje amas freŝan fiŝon. Sed venas al miaj oreloj (jen interesa demando--ĉu omaroj havas oreloj? Mi neniam kontrolis) la malagrabla novaĵo, ke foje vi dupieduloj manĝas omarojn! Kompreneble tiu novaĵo estas ŝokiga. Feliĉe mi ankoraŭ ne aŭdis, ke homoj manĝas pluŝomarojn, do mi vivas nun sendanĝere. Tenebra estus la tago, kiam homoj komencus manĝi pluŝomarojn.
Ĉi tie varmas. Omaroj ne ŝatas varmecon. Pli bone estus pluvo. Eble mi naĝu en glaso da akvo. Sed ve! Mi estas pluŝomaro kaj fetorus se mi iĝus malseka. Tiu ĉi pluŝeco tiom komplikigas la vivon.
Malfacilas la vivo de Esperanto-parolanta pluŝomaro. Ĉu vi scias, kiel malmulte da Esperanto-parolantaj pluŝomarinoj ekzistas? Ofte mi devas sidi sole sabate vespere kaj rigardi la televidon. Bedaŭrinde estas malmultaj programoj por Esperanto-parolantaj pluŝomaroj. Eble mi ekverku serion de romanoj por miaj samspeculoj. Sed verŝajne la romanoj ne bone vendiĝus.
Tre afabla homa knabino donis al mi belan ĉapelon. Mi tre fieras pri mia ĉapelo. Nun mi estas ĉapeligita omaro. Mi estas omar^o, aŭ eble pli bone o^maro. Certe ne omaro^, ĉar ja oni portu la ĉapleon sur la kapo. Kiu povas imagi stultaĵon kiel vostĉapelon? Kvankam mia vosto estas tre bela. Vidu ĉi-sube. Ĉu vi havas tian belan voston? Ĉiu venu kaj admiru mian voston!
Belvoste kaj amike,
Omaro


Revenu al la hejmpaĝo
La Donaco DOn HOUPE Chapel Hill, NC, Usono
Vespere antaŭ Kristnasko la patro veturis du horojn al montara vilaĝo kie li aĉetis ruĝan vagoneton por sia filo. Sed la postan tagon la filo ne sukcesis levi la kapon de sur sia kuŝejo kaj la patro eliris surstraten por fumi cigaredon kaj demandi sin ĉu iam ajn la filo veturos per la ruĝa vagoneto.
Post du jaroj la filo revenis hejmen de la hospitalo kaj frekventis la lernejon same kiel aliaj geknaboj. Iun posttagmezon, reveninte de la lernejo, li denove malkovris la ruĝan vagoneton, ĝin tiris al la supro de la monteto kaj rajdis sur ĝi tra la sezonoj ĝis kiam la kruroj tro longiĝis.
Poste, la filo adiaŭis sian patron kaj ekiris al la milito. Li supren rigardis ĝustatempe por brakumi la tondron, kaj falante teren li ekkris, "Paĉjo, tenu min ene de viaj brakoj ĝis mi ne plu kriegos, refiksu la krurojn al mia korpo, de la tero enmanigu mian sangon kaj reverŝu ĝin en miajn vejnojn. Paĉjo, kuŝigu min en la ruĝan vagoneton kaj laŭ via elektota vojeto, hejmlanden konduku min."
Revenu al la hejmpaĝo
Bonaj Poemoj de Novaj Poetoj Studentoj de la Dua Nivelo Brattleboro, VT, Usono
Hieraŭ, la kursanoj de la dua nivelo akrigis siajn krajonojn kaj komencis grimpadon sur nia Verda Parnaso. Jen iliaj poemoj. Mi certas, ke vi, kiel mi, trovos la rezultojn interesaj kaj amuzaj! Nun mi scivolas, kio lastetempe okazis en Parizo, ĉar ŝajne ekestis tiom da intereso en ĝi . . .
Ho, ĉarma Parizo Ni neniam forgesos vin Vi estas vere suprizo Ĉiam vi amas nin
~*~
Jes, ja; ni forlasis nian monon en Parizo Do nun ni devas nutriĝi nur per rizo.
~*~
Kiam mi alvenis al Parizo Tuj okazis al mi krizo Sur la lito de mia ĉambro Kuŝis granda verda pizo
~*~
Unu fojon mi iris al Parizo Dum mi estis tie, okazis krizo Frapis min juna komizo La rezulto estis paralizo
~*~
Kotizo la Krizo de Parizo
~*~
Se iros al Parizo Ne eblas kotizo Ho, kia krizo
Revenu al la hejmpaĝo
|