Numero 2


Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero


Frazlibron, Mi Petas!
Paul GUBBINS
Anglujo

Kiam homoj insistas, ke ĉiu parolas la anglan, ilin ne kredu. Efektive, la malinternaciecon de la angla mi denove konstatis, alveninte ĉe la flughaveno en Bostono, kaj pasiginte apenaŭ kvaronhoron sur usona grundo. Bildigu al vi la scenon: telefonajn instrukciojn mi ricevas en la angla, kiel atingi aŭtobuseton por pluveturi al SIT. ‘Go right out of the airport', konsilas tre helpema kaj agrabla virina voĉo. Do precize tion mi faras: dekstren el la flughaveno, trans stratetojn, preter grandaj tabuloj kaŝantaj ajnon imageblan, fine ĝis benzinejo … videblas pliaj stratoj, pluraj veturiloj, sed neniu busparkumejo. Diable, kio nun …? Feliĉe, el la benzinstacio, alruliĝas sinjoro, kiu, vidante konsterniĝon kaj valizon, prave divenas, ke buson, ne benzinon mi bezonas. ‘Sinjoro,' li saĝas, ‘nepras reiri al la flughaveno. Tiam, elirante, rekte antaŭen …'.

Tuj falas la groŝo (cendo, penco, kio ajn …): klak! Memevidente, en la usona, kaj laŭ la intonacio, kiun mi mistrafis (aŭ kiu mistrafis min), ‘Go right out of the airport …' signifas ĝuste tion: ‘Iru rekte antaŭen . . .'. Tion mi, kompatinda angla-, ne usonlingvano, tute miskomprenis. En mia gepatra lingvo, la angla, ne la usona, mi dirus: ‘Go straight out of the airport …'. Rezulte: mia unua mispaŝo – espereble la sola – en Usono.

Intertempe … ĉu iu afable rekomendos al mi bonan frazlibron, por ke mi senerare elturniĝu en la usona?

Revenu al la hejmpaĝo



NASK 2003 --- Kontaktu la redaktoron.