Numero 15


Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero


Ĝis la Revido!
Tim WESTOVER
Davidsono, NC, Usono

Ĉu vi povas kredi, ke jam forflugis de ni tri semajnoj ĉi tie en Esperantujo? Ŝajne mi prilaboris la unuan Faskon nur hieraŭ! Tempo nur tiom rapide foriras per bona etoso, komforto, kaj ĝuinda okupiteco, kaj mi esperas, ke vi ĉiuj trovis ĉion ĉi dum la tri semajnoj ĉi tie.

Ĉe la bankedo kaj ĉe la adiaŭfesto fluis kaj fluos multaj dankoj al ĉiuj, sed mi volas aparte danki al tiuj, kiuj kontribuis al la sukceso de la NASKa Fasko. Kvamkam Liĉjo kredis, ke li eskapis de NASKaj Faskaj taskoj, mi laborigis lin per presado de la originalaj dosieroj, kaj frumatene ĉiun taĝon li senplende grimpis la monteton transdoni al mi la kopiotajn paperojn. Dankon, Liĉjo!

Denove, apartajn dankojn mi ŝuldas al miaj plej fidelaj kaj verkemaj kontribuintoj: Steĉjo kaj Paŭlo. Kaj korajn dankojn al ĉiuj, kiuj partoprenis nian malgrandan sed valoran ĵurnal-projekton: Marlon, Bob, Francisko, Evelyn, Ellen, Rafael, Oveno, Joe, Ron, Don, Lee, Spomenka, Ros, s-ro Wen, Filipo, Dorinjo, kaj ĉiuj aliaj. Kaj dankon al vi ankaŭ, kara leganto!

Mi esperas, ke la fino de nia ĉijara kursaro ne estas la fino de via verkado. Verku ion por via loka klubbulteno, ĵurnalo de via landa asocio, aŭ eĉ por internacia revuo. Ekzistas eblecoj publikigi ĉiajn verkojn. Nur provu kaj vi nepre sukcesos!

Mi ege dankas vin ĉiujn pro la bela amikeco, kiun ni ĝuis jam dum tri semajnoj, kaj mi esperas revidi vin venontjare!

Amike,

Tim WESTOVER

Revenu al la hejmpaĝo


Mia Lando
Dorothea MacKELLAR (1885-1968), elangligis Paŭlo GUBBINS
Aŭstralio

[Redaktoro: jen nova versio de la poemo "My Country," kiun unue Esperantigis Oveno dum la Aŭstralia Vespero. Notu bone: kvankam Paŭlo faris la tradukon, temas fakte pri la lando de Oveno! Malmultas "montaroj, akre ĉenaj" en Anglio . . . ]

Landon sunbenitan: tian amas mi;
La ebenaĵojn, sterne senajn,
La montarojn, akre ĉenajn,
Landon pluvbatatan, de arbara incendi'.
Senlimaj horizontoj ankaŭ ravas min,
Eĉ pli la mar' de l' azuro.
Ŝia belo, ŝia teruro--
Ho, vasta, bruna lando--el landoj la reĝin'!

Revenu al la hejmpaĝo


La Leterkesto
Kon Fu Zita
Brattleboro, VT, Usono

Estimata Redaktora Moŝto,

Mi legis ke sciencistoj konstatis, ke la rapideco de lumo en vakuo estas proksimume po 300 000 kilometroj en sekundo. Mia demando estas: kiom granda estas la rapideco de mallumo?

Ĉiam dankema pro via helpo,

Kon Fu Zita


Al la Redaktoro de NASKa Fasko,
Sinjora/Sinjorina Moŝto:

Dum multaj jaroj mi razis min al la vizaĝo per eksmoda razilo. Pro tio, ke mi deziris esti ĝisdatiĝinta, mi aĉetis modernan elektran razilon. Tamen estas problemoj: la metala ekrano rustiĝas kaj la ŝaŭmo de la barbosapo sekiĝas kaj ŝtopas la truojn en la ekrano.

Ĉu vi povas konsili min? Multajn dankojn.

Kon Fu Zita


[REDAKTORO: Dankon al Steĉjo pro la transdono de leteroj de S-ro Zita]

Revenu al la hejmpaĝo


LA NASKA FIASKO: Gravaj Ŝanĝoj Rilate la Akuzativon!
Tim WESTOVER
Davidsono, NC, Usono

Hodiaŭ, membroj de la Akademio de Esperanto anoncis novan planon por la akuzativo en Esperanto. La plano ĝis nun estas akceptita per fervora aplaŭdo kaj granda ĝojo kiam ĝi prezentiĝas ĉe diversaj lokaj renkontiĝoj, kaj la Akademio esperas akiri finan aprobon de la kuniĝinta Esperantistaro ĉe la Universala Kongreso en Gotenburgo venontsemajne.

"Nia nova plano estos ŝatata de ĉiu Esperantisto, ĉar ĝi finfine solvis kelkajn gravajn erarojn pri la akuzativo, kun kiuj ni ĉiuj luktas ĉiutage," diris angla akademiano Gram A. Tikeraro.

La Akademio rapide klarigis, ke ne temas pri la nedevigado aŭ simpla forgio de la akuzativo, kiel en Ido, Occidental, kaj aliaj planlingvoj. "Male," diris d-ro Tikeraro. "Nin ĝenis la mallongeco kaj malforteco de la akuzativo en Esperanto. La litero 'n' estas mola kaj mallaŭta, kaj ĝi ofte perdiĝis dum rapida konversacio aŭ per nepreciza elparolo. Kaj la finaĵo mem estas tro mallonga--neniu forgesas pli longajn finaĵojn, kiel '-ulejo' aŭ '-aranismo.' La 'n'- finaĵo por la akuzativo estas tute netaŭga."

Venontsemajne la Akademio esperas aprobi ŝanĝi la akuzativ-finaĵon unu fojon por ĉiam al la pli forta kaj pli memorebla vortero "nquijibo." "Jen ŝanĝo, kiunquijibo ĉiu Esperanisto devas laŭdi," diris direktoro de la Centra Oficejo de UEA Ma l'Klaro. "Post kelkajnquijibo monatojnquijibo, mi forte kredas, ke neniu plu forgesos la akuzativonquijibo."

Akademiano Fu Ŝu Lo tuj atentigis ĉeestantojn ĉe la kunveno de Internacia Asocio de Homoj, Kiuj Volas Ŝanĝi Aferojn Kiuj Ne Estas Rompitaj (IAHKVŜAKNER), ke temas pri la aldono de la litero "q" al la Esperanto-alfobeto. "Ni faris tionquijibo intence, ĉar vidante kaj aŭdante la novanquijibo literonquijibo, homoj pli emos atenti la akuzativonquijibo. Memoru ankaŭ, ke la 'ui" en 'nquijibo' voĉiĝas kiel 'uj', kaj la 'j' oni prononcas kiel 'ĝ'." Kiam pridemandita pri tiu ĉi rompo de la "unu litero--unu sono" regulo, prezidanto de UEA kaj akademiano Stu L. Taĵ diris, "Ju pli da strangaĵoj, kiujnquijibo ni enmetas en la akuzativnquijibo, des pli bone oni memoras uzi ĝinquijibo."

Tiuj, kiuj konfuzigas pri la ŝanĝo notu bone la sekva frazo, kiu klarigas ĉiun uzadon de la nova akuzativ-finaĵo: "Tutanquijibo horonquijibo la hundo, la vostonquijibo suprenquijibo, postkuris en ĉiujnquijibo ĉambrojnquijibo ŝianquijibo ducent frankojnquijibo kostintanquijibo katetonquijibo kaj ĝinquijibo tri fojojnquijibo ekmordis"

Se humila raporisto rajtas aldoni opinionquijibo, mi taksas la novajnquijibo regulojnquijibo tre valoraj por la Esperanto-Movado. Jam tro longe ni Esperantistoj fuŝas niajnquijibo elparolonquijibo kaj gramatikonquijibo--jam estas tempo certigi, ke ĉiu memoru kaj uzu kaj akuzativonquijibo!

Revenu al la hejmpaĝo


Esperanto kaj Registara Lingvopolitiko
Ron GLOSSOP
Sankta-Luiso, Usono

En numero 8 de NASKA FASKO datita 2003 Julio 16, paĝo 3, Francisko LORRAINE levis la interesan demandon ĉu, se Esperanto estus pli uzata ol la angla tra la tuta mondo, la naciaj lingvoj tamen estus pli bone konservitaj. Li atentigas nin pri la situacio de la franca lingvo en Kebekio kaj pri la ebla situacio en Eŭropo kie Esperanto eble povus iĝi la lingvo de la Eŭrop-Unio.

Mi opinias, ke oni devas konsideri ĉi tiujn demandojn rilate al la lingvo-politikoj de registaroj. La situacio en Kebeko montras kiel prudenta demokrata landa registaro povas bone regi la situacion per leĝoj, kiuj postulas la uzon de specifaj lingvoj en specifaj lokoj kaj la lernadon de specifaj lingvoj en la lernejoj. Kiam oni interkonsiliĝas pri inteligenta lingvo- politiko, oni povas bone solvi la problemon. En Kanado ĝis nun la registaro bone konservis la francan lingvon malgraŭ la fakto, ke multe pli da homoj en Kanado uzas la anglan lingvon. Oni vidas tie tion, kion bona demokrata registaro povas fari.

Rilate al la Eŭrop-Unio, la nuntempa problemo estas la manko de vera kontinenta registaro, en kiu potenca kontinenta parlamento povus leĝofari politikojn (inkluzive de lingvaj politikoj) por la tuta federacio. Tia parlamento povus decidi, ke unu lingvo (Esperanto ni esperas) devus esti uzata por ĉiuj tut-uniaj aferoj dum ĉiu lando (aŭ eĉ parto de lando) povus elekti lingvon por tiu regiono. La Eŭropa Parliamento povus decidi, ke ĉiuj dissendoj, ŝildoj, balotoj, ktp devos esti du-lingvaj--Esperanto kaj la lingvo elektita de tiu regiono de Eŭropo. Eble libroj devos esti du-lingaj: Esperanto kaj alia lingvo elektita de la aŭtoro aŭ eldonisto.

Oni povas esperi, ke post kelkaj jardekoj ekzistus ankaŭ demokrata TUTTERA federacio kun monda parliamento por fari decidojn pri lingva politiko por la tuta mondo.

Francisko demandis, ĉu ni tiam havus situacion kie Esperanto mem iĝus la lingvo de tre potenca ŝtato anstataŭ la lingvo de la libereco, egaleco, kaj frateco de la homaro. Mia respondo estas, ke tio dependas de la speco de monda registaro oni havus. Se ne estus demokrata monda federacio, la leĝoj devus speguli la ideojn de la plimulto de la homaro. Plue, tia federacio devus povi konservi la diversecon de lingvoj en la mondo. La landaj/regionaj registaroj povus antaŭenigi siajn naciojn lingvojn dum estus unu tutmonda lingvo por unuigi ĉiujn homojn kaj eĉ antaŭenigi la senton de solidareco inter ili.

Kelkaj personoj timas tion, kion monda federacia registaro eble farus. Sed oni devas kompari ĉi tiun situacion ne al iu perfekta ideala socio sed al tio, kio probable okazos SEN tia registaro. Sen demokrata monda federacio, lingvo-politiko kaj aliaj politikoj probable estos la rezulto de perforte bataloj. Mi preferas decidi politikojn (inkluzive de lingvaj politikoj) per balotoj post diskuto de la diversaj alternativoj. Fidu la racion kaj publikan voĉ-donadon de diskutemaj homoj anstataŭ la celojn de malmultaj armitaj homoj en malmultaj plej fortaj landoj.

Por pli pri tiaj ideoj, legu la libron MONDA FEDERACIO? de Ron Glossop.

Revenu al la hejmpaĝo


Mia Hobio: Vitro-Blovado
Evelyn GOLDBERG
Pensilvanio, Usono

Antaŭ jaro kaj duono, mi eklernis fari vitro-blovadon. Ekzistas kelkaj metodoj fari vitro-blovadon. Unu estas uzi varmegan fornegon, kaj la alia metodo, kiun mi uzas, estas uzi torĉon kun ĝustigebla flamo. Tiu metodo nomiĝas "flamo-laborado." Mi sidas ĉe la stablo kaj mi ludas kun la vitro en la tre varma flamo! Mi faras artaĵojn kaj skulptaĵojn--iujn oni eĉ povas porti kiel juvelojn!

Ekzistas kelkaj diversaj specoj de vitro. La ĉefaj diferencoj estas moleco aŭ malmoleco kaj la flamtemperaturo, je kiu eblas labori kun la vitro. Tial la rezultoj dependas de la vitro. Mi uzas plejparte malmolan vitron nomitan "Borosilikato."

Oni devas esti tre singarda kiam oni faras flamo-laboradon. Mi ne povas fari ĝin en mia hejmo en la urbego pro la danĝero. Mi veturas pli ol unu horo al la kolegio, kiu instruas studentojn pri flamo-laborado kaj pri la scienco de vitro-blovado. Unu el miaj instruistoj estas la mondfama vitro-artisto, Paul Stankard. Li faras tre belajn paperopezilojn kun floraj pejzaĝoj de naturo. La prezoj komenciĝas ĉe kvarmil kvincent dolaroj! Mi sentas min tre feliĉa havi tiun faman instruiston, kvankam la aliaj instruistoj estas ankaŭ tre talentplenaj. Alia ĉefa instruisto estas Paul DeMarco. Li estos fama baldaŭ. Vi povas vidi la arton de miaj instruistoj ĉe la tri retpaĝoj sube.

Mi iras al tiu kolegio ĉar mi povas uzi la vitrilojn proksimume tridek kvin – kvardek horoj ĉiun semajnon dum la tuta trimestro. Mi vere amas fari vitrajn artaĵoj kaj skulptaĵojn.

Jen kiel mi faras la flamo-laboradon. Unue, mi portas specialajn okulvitrojn protekti miajn okulojn, kaj mi sidas ĉe la torĉo. Mi tenas unu stangon da vitro en ĉiu mano. La vitraj stangoj estas proksimume dekdu colojn longaj kaj la diametro estas inter 1/16 kaj 1/2 coloj. Mi tenas la vitrajn stangojn en la flamo kaj turnadas ilin. Post unu aŭ du minutoj, la vitro komenciĝas esti fluida. Mi uzas ilaron helpi transformi la fluidan vitron al belaj artaĵoj kaj skulptaĵoj. La iloj estas: longa tenilo, premilo, tranĉilo, tondilo, blovtubo, kaj pingloj. Mi bezonas la ilaron, kompreneble, ĉar mi ne povas tuŝi la varmegan vitron.

Mi laboras dum proksimume tridek minutoj ĝis du horoj krei skulptaĵon aŭ parton de kompleksa skulptaĵo. Kiam ĝi estas finita, ĝi devas esti hardigita per senĉesa turnado de la dorsa parto en la flamo dum pluraj minutoj. Mi ŝanĝas la karakterizojn de la flamo kaj daŭrigas la turnadon de la skulptaĵo en la flamo dum proksimume kvin aŭ dek minutoj pli. Nun ĝi pretas por la forno! Mia skulptaĵo devas esti en la forno dum proksimume dek du horoj. Poste, ĝi estas finita! Mi vere amas fari vitrajn artaĵojn kaj skulptaĵojn. Ĝi estas mia pasiego!

http://www.pressplus.com/pinelands/art/stankard.html
http://www.paulstankard.com/
http://www.salemcc.edu/glass/flameworking.htm









Revenu al la hejmpaĝo


Odo al Dukta Glubendo
Phil DORCAS
Teksaso, Usono

Ho dukta glubendo.

Tra la vetero,
     la pluvo,
            la suno,
            la varmo,
            la frosto,
            ni rimarkas vian forton.

Pro via fideleco
      via forto,
      via utilo,
      via beleco,
            ni havas pli bona sorton.

Ho dukta glubendo.

Sen vi, la vivo estas
     malfacila, malfeliĉa,
     malĝoja, malĉia.

Kun vi, ĉio estas
     pli bona, riparita,
     pli forta, ĝuita,.

Kiam tendo ŝiriĝas, kaj la soldato demandas,
      "Kiel ni riparu la tendon?"
           Uzu la duktan glubendon!
Kiam la glacimonto batas truon en la ŝipon,
      "Kiel ni riparu la Titanikon?"
            Uzu la duktan glubendon!

Kiam la fiero detruas la direkteblan aeroŝipon,
      "Kiel ni riparu la Hindenburgon?"
            Uzu la duktan glubendon!

Kiam ekkrias la ĉefestro ĉe NASA,
      "Kiel ni riparu la internacian kosman ŝipon?"
            Uzu la duktan glubendon!



Vi honoras nin per viaj diversaj utilecoj,
Ho dukta glubendo. Vi riparas ĉion.
Via Dukta Glubendo Moŝto.

Revenu al la hejmpaĝo



NASK 2003 --- Kontaktu la redaktoron.