Numero 14


Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero


Ĉu la Pastro Solis (1832-1903) Estis La Unua Esperantisto en Nordameriko?
Michel CLEMENT kaj Normand FLEURY
Kanado

François-Xavier-Isaie Soly/Solis naskiĝis en vilaĝo Marieville, Kebekio (apud Montrealo) la 29-an de januaro 1832. Li estis la filo de Pierre Soly, fandisto, kaj Théodiste Benjamin. Li lernis en la Pastrolernejo de Maskuto (50km de Montrealo) inter 1844 kaj 1856 kaj pastriĝis la 17-an de majo 1856 fare de Lia Episkopa Moŝto Jean-Charles Prince. Li vikariis dum multaj jaroj tra la regiono kaj en Usono (Worchester kaj West-Gardner, Massachusetts inter 1883-1887). Li emeritiĝis en 1887 en maskuta pastrolernejo kaj poste li lernis, tradukis, korespondis, kaj verkis Esperante. Li mortis en 1903 pro akcidento.

Laŭ dokumentoj (Le Clergé Canadien-Français kaj Histoire du Séminaire de St-Hyacinthe) el la privataj arkivoj de la Maskuta Pastrolernejo, li lernis Esperanton kiam li emeritiĝis, eble je 1892, sed ni ne scias kiu enkondukis lin al la lingvo. Li fondis la revuon L'Esperantiste Canadien kaj tradukis kelkajn kebekiajn rakontojn kaj unu romanon de fama kebekia verkisto, Laure Conan (1845-1924), L'oublié (La Forgesitulo, 1900). Premiita de la Académie française (la Franca Akademio), la tradukaĵo ne eldoniĝis. Li korespondis kun multaj Esperantistoj kiel René Lemaire, la pastro Grabowky, Louis de Beaufront sed, bedaŭrinde, ni havas nur kelkajn dekojn da leteroj de tiuj personoj. Strange, ni ne trovis korespondaĵojn kun L. Zamenhof. Fakte, pastro Solis klopodis por Esperanto dum 11 jaroj kaj li influis la movadon en Kebekio kaj eble en Nord-Ameriko. Krome, li batalis por la lingvo kiam la gazeto La Presse eldonis la 5-an de aprilo 1899 artikolon de André Theuriet (1833-1907) kontraŭ Esperanto. Li vigle respondis en tiu ĵurnalo la 8-an de aprilo 1899, kio estis unu el la multaj agadoj de la pastro Solis por Esperanto.

(el Inter Ni, de junio 1999)

Revenu al la hejmpaĝo


La Noktvizitanto
Phát HUYNH, tradukis Marlon GARREN
Usono

Dum mi kuŝis en la lito, pensante je vi, mi sentas tiun fortan impulson vin ekkapti kaj kunpremiĝi, ĉar mi ne povas forgesi la hieraŭan nokton.

Vi venis al mi neatendite dum la balzama kaj kvieta nokto, kaj tio, kio okazis en mia lito ankoraŭ lasas ene de mi sensacion svarmojuketan. Vi aperis de nenie kaj senhonte, sen iu ajn rezeroj, vi kuŝis sur mia nuda korpo . . . vi sentis mian indiferentecon, tial vi aplikis la malsatan buŝon je mi sen iu ajn kulpeco aŭ humiligo, kaj vi preskaŭ frenezigegis min dum vi eltrinkis min. Finfine, mi ekdormis.

Hodiaŭ, kiam mi vekiĝis, vi estis for. Mi serĉis vin senutile, sed nur la littukoj atestis la hieraŭnoktajn eventojn. Mia korpo ankoraŭ portas palajn markojn de via entuziasma ravo, pli malfacilas forgesi vin.

Hodiaŭ nokte, mi vekiĝos, atendonte vin . . . damninda moskito.

Revenu al la hejmpaĝo



NASK 2003 --- Kontaktu la redaktoron.