

















|
Numero 13
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Esperanto en la Reto Tim WESTOVER Davidsono, NC, Usono
http://www.uea.org: Universala Esperanto-Asocio (UEA) UEA estas la plej granda mond-asocio por Esperanto. Ĝi okazigas la Universalajn Kongresojn ĉiun jaron en diversaj lokoj. La Libroservo de UEA estas bonega kaj granda. Ĉe la retpaĝo vi trovos serĉeblan libro-katalogon kaj informon pri la diversaj agadoj de UEA, inkluzive de UKoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), kaj Indiĝenaj Dialogoj (programo por unuigi kaj plifortigi la rajtojn de indiĝenaj popoloj tra la mondo). / UEA is the largest worldwide association for Esperanto. It organizes the World Congresses every year in diverse places (from Croatia to Brazil to Sweden to China). The Book Service of UEA is excellent. At the webpage, you'll find a searchable book catalogue and information about the programs of UEA, including the World Congresses, TEJO (the Worldwide Esperantist Youth Organization), and Indigenous Dialogues (a program to unite and strengthen the rights of indigenous peoples throughout the world).
http://www.esperanto-usa.org: Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko ELNA estas la oficiala organizo de Esperanto en Usono, kaj laboras por unuigi Esperanto-klubojn kaj lokajn societojn en Usono. Ĝi okazigas ĉiun jaron kongreson en Usono, kaj provizas al informpetintoj informon pri Esperanto kaj ties uzoj. La Libro-Servo de ELNA estas sufiĉe ampleksa kaj la libro-katalogo estas en la angla. ELNA klopodas doni al siaj membroj multajn eblecojn uzi la Internacian Lingvon enlande. Se vi volos trovi Esperanto-grupon en via urbo aŭ regiono, ELNA prizorgas liston kun kontaktinformoj ĉe sia hemjpaĝo. / ELNA is the offical organization of Esperanto in the U.S. and works to bring together local Esperanto clubs in America. ELNA hosts an annual congress in varying states and provides information about Esperanto to interested parties. La Book Service of ELNA is pretty big, and the book catalogue is in English. ELNA's goal is to give American Esperantists the chance to use the International Language within their home country. If you want to find an Esperanto group in your hometown, ELNA maintains a list with contact information at their homepage.
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html Literaturo en Esperanto Tiu ĉi pago, kiun administras Don Harlow, enhavas ampleksan kolekton de originalaj kaj tradukitaj literaturaĵoj, kiuj estas legeblaj en la reto. / This page, guided by Don Harlow, contains a large collection of translated and original-to-Esperanto poems and stories, all available for free reading online.
http://www.wrn.org/ondemand/poland.html Radio Polonia Ĉiutagaj elsendoj en Esperanto ĉiam aŭskulteblaj en la reto per RealAudio. Elstara redaktistaro kreas duonhoran programon pri polaj kaj Esperantaj temoj. Oftas intervjuoj kun eminentaj Esperantistoj el la tuta mondo. / Daily broadcasts in Esperanto that are always available online through RealAudio. An outstanding editorial group creates a half-hour program about Polish and Esperanto themes. Often includes interviews with emminent Esperantists throughout the world.
http://www.bertilow.com/pmeg/index.php: PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) Respondas al preskaŭ ĉiaspecaj gramatikaj demandoj en klara, legebla, (senpaga!) formato. / Responds to nearly every kind of grammar question in a clear, legible, (free!) format.
http://www.esperanto.nu/eLibrejo/index.htm: eLibrejo Granda kolekto de Esperantaj libroj haveblaj senpage en PDF-formato. Originalaĵoj de tradukitaj libroj kaj poemaroj. La tuta Biblio, Vivo de Zamenhof kaj Esprimo de Sentoj en Esperanto de Privat, Zamenhofaj paroladoj kaj verkaĵoj, poemaroj de Raymond Schwartz, fabelkolektoj de Szilaĝi. / Large collection of Esperanto books available for free in PDF format. Orginal and translated books and poetry anthologies. Includes the whole Bible (Old and New Testaments), Jane Eyre, Murder on the Orient Express, Dickens, Poe, Pushkin, H.G. Wells, fables of Hans Christian Anderson, 14(!) books from L. Frank Baum's OZ series, two translations of Alice in Wonderland, and famous fairy tales (Snow White, Red Riding Hood, Hansel and Gretel, etc.), plus many books about Esperanto history and famous in Esperanto culture. All in Esperanto!
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm: Esperanto Koresponda Servo Enrique Ellenberg prizorgas en la reto petojn por korespondado el diversaj landoj kaj mondpartoj. Ĉiumonate li eldonas novan liston de tiuj kiuj volas trovi korespondamikojn. / Enrique Ellenberg deals with requests for correspondence from various countries and parts of the world in his web site. Each month he publishes a new list of those who want to find pen-pals.
http://kastoraklubo.w.interia.pl:Kastora Klubo Bona loko por tiuj, kiuj instruas al infanoj Esperanton. / A good site for those who teach Esperanto to children.
http://start.at/retradio:Esperanto-Radio en la Reto Indekso de retlokoj, kie eblas aŭskulti radion en Esperanto per la Interreto. / An index of sites with Esperanto radio programs on the Internet.
http://www.lernu.net/: Lernu.net Furore populara loko lerni Esperanton per pluraj lingvoj. / A widly popular site for learning Esperanto from many different languages.
Revenu al la hejmpaĝo
Aŭgusta Pluvo Ĉe la Monaĥinejo Don HOUPE Chapel Hill, NC, Usono
Miaopinie pluvas nun ĉar viaj manoj degelas sur la tomboŝtono kie vi sidas.
Ankaŭ falas nun ĉar mia vizaĝo estiĝas oceano dum la akvoj verŝiĝas laŭ la vangoj kaj buŝe mi palpas la ĉielguston.
Eĉ brulas nun ĉar kreskegas la sovaĝherboj meze de la pado kaj sur la ludejo delonge mankas infanoj kaj viaj lipoj jam fariĝis cindroj en la lulilo de miaj brakoj.
Revenu al la hejmpaĝo
Kvinversoj Dorinjo VALLON WHEELER Goldendale, WA, Usono
[Redaktoro: Dorinjo ĉi tie prezentas al ni kelkajn "kvinversojn" (angle: "cinquains")--specialaj poemoj kun rigida formo: oni uzas nur kvin liniojn, en kiuj la unua linio enhavas unu vorton; la dua, du vortojn; la tria, tri vortojn; la kvara, kvin vortojn; kaj la lasta, denove unu vorton. Ofte plaĉas al infanoj (kaj ankaŭ al plenkreskuloj!) verki ĉi tiajn poemetojn, kaj Dorinjo ofte petas la studentojn en siaj kursoj verki kvinversojn. Jen kelkaj ekzemploj el la plumo de Dorinjo!]
Esperanto Monda lingvo Someraj kursoj daŭre Signifas amikecon fratecon egalecon NASK
Promenado Birdoj kantas Respondas najbarinoj trile Kviete trapasas kelkaj homaj bestoj Kontentplene
Babilado Studentoj progresas Iom-post-iom pli bone Komprenante unu la alian Samideane
Revenu al la hejmpaĝo
El la taglibro de elefantino, kiu pentras Studentoj el la dua nivelo Brattleboro, VT, Usono
Lundon. Hodiaŭ mi ege timigis la farbiston alvenintan farbi mian muron. Mi ne scias, kio min ekposedis, sed la ideo farbi murojn subite invadis mian menson. Mi unue bone observis la gestojn de la farbisto. Poste mi ekprenis per la vosto unu el liaj penikoj, trempis ĝin en la farbon kaj komencis farbi la muron. La farbisto tuj ekscitiĝis, elkuris, kaj post minuto revenis kun la direktoro. Baldaŭ pluraj homoj atente rigardis min, senĉese babilante.
Mardon. Kiel amuze estas la vivo de artisto! Mi vere entuziasmas pri pentraĵo. Mi eklernis la vorton, aŭdante la komentojn de la homaj ĉeestantoj. Hodiaŭ la farbisto revenis kun aliaj, diversaj koloroj. Al mi tre plaĉis eksperimenti per ili. Ĉar la muro ne sufiĉis, oni donis al mi malpezajn pecojn da muro, por ke mi povu plie pentri. Homamasoj gapis kaj kriaĉis malantaŭ la barilo. Tamen, mi malfeliĉas pro tio, ke oni forprenas miajn pentraĵojn; tio malfaciligas al mi la observon de mia evoluo. Ne gravas: oni ne povas havi sian furaĝon kaj ankaŭ manĝi gin!
Francisko LORRAIN
29-a mardo. Diable, kia tedega tago. Ŝia moŝto, la Pentrelefantino, parolis kaj parolis kaj parolis pri sia ĵusa pentraĵo-ekspozicio.
30-a mardo. Tiu elefantino ne povas fari matematikon. Ju pli ŝi rakontas pri la vendo de siaj pentraĵoj, des pli altiĝas la prezoj kaj la sumo.
31-a mardo. Kia belega tago! Ŝia moŝto estis for. Verŝajne ŝi pentris. Pentris! Ili ligis stangon al ŝia vosto kaj ŝi simple skuis sian postaĵon.
1-a aprilo Estas tro! Mi ne povas plu elporti tiun sensencaĵon, tiun blagon, tiun elefantmerdon. Ŝia grandega moŝto, La Pentrelefantino, aŭdacis paroli pri sia arta maturiĝo, sia spirita vekiĝo, sia anima evoluo, sia inspirita uzo de koloro. Do mi metis ion en ŝian furaĝon. Ŝiaj novaj pentraĵoj estos brunaj.
Bob RUSSELL
Revenu al la hejmpaĝo
|