

















|
Numero 12
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Post NASK, Kion Fari? Lee MILLER Columbia, Usono
Ho ve! Tiom rapide venas la fino de niaj tri semajnoj en la verdaj montoj! Sed la fino de la kursaro ne estas la fino de via lernado de Esperanto. Lerni novan lingvon (kiel vi bone scias post tri semajnoj de laboro) estas malfacile. Esperanto estas multe pli facila ol aliaj lingvoj, sed tamen vi devas dediĉi iom da tempo kaj peno por progresi.
Baldaŭ vi estos ne ĉe SIT en klasĉambro kun instruisto, sed ĉe vi kun via hundo aŭ kato aŭ pluŝbesto (verŝajne pli kareseblaj ol mi kaj Spomenka kaj Paŭlo, sed malpli utilaj por lingvolernado) . . . Kion fari por daŭre lerni? Kion vi povos fari praktike por progresi sen la helpo de instruistoj kaj la aliaj kursanoj ĉi tie en Vermonto? Mi donas kelkajn ideojn; certe vi povos elpensi aliajn:
1. Ne forgesu ke ekzistas la interreto kaj e-poŝto! Vi havas la adresaron, kaj preskaŭ ĉiu ĉi tie estas atingebla mirinde rapide kaj simple. Kian grandan avantaĝon ni havas hodiaŭ. Do ne hezitu skribi al viaj amikoj kaj kunklasanoj. Vi povas peti helpon, trovi respondojn al demandoj pri la lingvo, kaj eĉ pli grave vi povas tiel uzi la lingvon. Se vi ne skribas perfekte, ne gravas. Via kapablo uzi la lingvon pliboniĝos iom post iom. (Kaj estas certe ke se vi ne uzos la lingvon, vi ne progresos . . . )
2. Mi rekomendas ke vi faru ion pri Esperanto ĉiun tagon, eĉ se nur dum kvin aŭ dek minutoj. Esperanto estas tia, kia per malmulte da tempo vi povos vere lerni kaj gajni. Kaj ne planu, ekzemple, dediĉi unu horon ĉiun tagon al la studado; tuj venos tago kiam tio ne eblos, kaj vi malkuraĝiĝos. Sed certe en iu ajn tago vi povos trovi kvin minutojn por . . . kion fari? Legi unu paĝon en via lernolibro; skribi mallongan e-poŝtan mesaĝon; lerni 2-3 novajn vortojn; kanti kanton; ktp. La sekreto estas ĉiutage fari ion.
3. Verŝajne vi jam havas lernolibron kaj vortaron. Ne hezitu uzi ilin. Ĉiuj el ni devas serĉi vortojn en la vortaro. Tio ne signifas ke vi ne lernas la lingvon, nur ke vi ĝis nun ne lernis ĉion en ĝi.
4. Kaj fine (ne temas pri la fino de ideoj, sed nur de ĉi tiu listo . . . ), ne haltu en la lernolibro, sed legu ion pli interesan. Vortoj kaj gramatiko havas signifon nur en kunteksto. En nia Esperanto-mondo ekzistas mirinda literaturo. Vi trovos tradukojn de Winnie-la-Pu, La Hobito, kaj Sherlock Holmes; vi trovos amrakontojn, krimromanojn, multe da poezio; vi trovos fabelojn kaj fablojn, fe-rakontojn; vi trovos humuraĵojn, ŝercojn; kaj vi trovos seriozajn eseojn kaj klerigajn artikolojn. Mi kuraĝigas vin aĉeti almenaŭ unu libron en Esperanto . . . lernolibro helpos vin lerni, sed ordinara libro helpos vin ĝui la lingvon! En Usono vi povas aĉeti librojn de ELNA (http://www.esperanto-usa.org), kaj la Universala Esperanto-Asocio (http://www.uea.org) havas mirindan libroservon. Do esploru, trovu, kaj ĝuu.
Mi devas fini, sed laste mi diru: Vi havas mian ret-adreson (LeeM1023@msn.com) kaj se vi iam bezonos helpon, klarigon, aŭ kuraĝigon, ne hezitu skribi rekte al mi. Mi aŭ helpos, aŭ trovos iun alian kiu povos.
After NASK, What's Next?
Oh my. The end of our three weeks here in the green mountains is here already! But the end of the course isn't the end of your Esperanto study. Learning a new language (as you well know, after three weeks of work) is not easy. Esperanto is much easier than other languages, but you still have to dedicate some time and effort if you want to progress.
Soon you're not going to be at SIT in a classroom with an instructor, but at home with your cat or dog or stuffed animal (probably more cuddly than Paul or Spomenka or I, but less useful for language learning) . . . What should you do to keep on learning? What practical things can you do to keep going without the help of instructors and the other students here in Vermont? I'll give a few ideas; certainly you can think of others:
1. Don't forget about the internet and e-mail. You have the address list, and almost everyone here can be reached amazingly quickly and simply. What a great advantage we have today. So don't hesitate to write to your friends and classmates--in Esperanto! You can ask for help, get answers to questions about the language, and even more importantly you'll be using the language. If you can't write perfectly, that doesn't matter. Your ability to use Esperanto will improve little by little. (And it's a sure thing that if you don't use the language, you won't progress . . . )
2. I recommend that you do something with Esperanto every day, even if only for five or ten minutes. Esperanto's simplicity means that with not a lot of time you can truly learn and show improvement. And you shouldn't plan, for example, to spend one hour every day in study; right away you'll have a day when that isn't possible and you'll start to feel discouraged. But surely in any day you can find five minutes to . . . well, to what? Read one page in your textbook, write a short e-mail message, learn two or three new words, sing a song, etc. The secret is to do something every day.
3. You already have a textbook and dictionary. Don't hesitate to use them. All of us have to look for words in the dictionary. That doesn't mean that you're not learning the language, only that so far you haven't learned everything about it.
4. And last (not the last possibility, just the end of this list . . . ) don't stop with your textbook, but read something more interesting. Words and grammar have meaning only in context. In the world of Esperanto there is an amazing amount of literature. You can find translations of Winnie the Pooh, The Hobbit, and Sherlock Holmes; you can find romances, crime novels, poetry in abundance; you can find fables and folk tale and fairy tales; you can find humor and jokes; and you can find serious essays and scholarly articles. I encourage you to buy at least one book in Esperanto . . . a textbook will help you learn, but a regular book will help you enjoy the language! In the U.S. you can buy books from ELNA (http://www.esperanto-usa.org), and the Universala Esperanto-Asocio (http://www.uea.org) has a wonderful book service. So explore a bit, find something interesting, and enjoy.
I need to close, but finally let me say: You have my e-mail adress (LeeM1023@msn.com) and if you need help, clarification about something you don't understand, or just encouragement, don't hesitate to write directly to me. I'll help you, or find someone else who can.
Revenu al la hejmpaĝo
Bierumi Sen Fumi Paul GUBBINS Anglujo
Ĉu vi iam ajn vizitis drinkejon por nefumantoj? Verdire mi ne. Tamen tie ĉi, en Brattleboro, mi trovis ĝuste tian rimarkindan fenomenon. Temas pri miaopinie pluso brasejo, kiu produktas gamon de frandindaj bieroj kaj, por ebligi al klientoj vere ĝui la hejmfaritajn (krome premiitajn) alkoholaĵojn, malpermesas, ke oni fumu.
Kuraĝa s-ro McNeill (jen la nomo de la bierfaristo kaj drinkejestro) sendube riskas forturni de la pordoj de la samnoma verŝejo tiujn, kiuj konsideras, ke fumado kaj bierumado same interplektiĝas kiel UEA kaj Roterdamo. Tamen, por la unua fojo en mia vivo, mi povis ĝui glasojn da elstara hejmfaritaĵo, nome Somera Brunaĵo', kaj ne eliri la drinkejon, kvazaŭ mi nefumanto iel estus diboĉinta en cigaredskatolo.
Krome mi konversaciis en la senfumantejo kun sinjoro el apuda urbo. Diskutinte plej diversajn aferojn Esperanton, la irak-militon, ktp mi pridemandis lin pri lia sinteno rilate pafilojn. Ho,' li diris, klare embarasite, ĵus, antaŭ unu horo, mi aĉetis pistolon.'
Hmm. Se tia la klientaro en senfumanta drinkejo, eble preferindas fumejo.
Revenu al la hejmpaĝo
Edena Fabelo el la hispana tradukis Rafael DESPRADEL Dominika Respubliko
Kiam Dio finis krei la Teron, ankoraŭ restis al Li du aferoj por disdoni. Li decidis demandi al Adamo kaj Eva. Li ilin diris, ke Li ankoraŭ havis ion, kio permesus al sia posedanto pisi starante.
"Temas pri tre utila afero", ilin diris Dio, "kaj mi demandas, ĉu tio povas esti interesa al iu el vi..."
Adamo eksaltis kaj kun granda emocio alparolis Dion:
"Mi volas tion! Mi nepre devas havi tion! Donu tion al mi ĉar mi certe scios, kiel uzi tion! Ŝajnas al mi, ke nur viroj rajtas havi tiajn aferojn".
Kaj li petis, petis kaj petadis al Dio, kvazaŭ plorante kaj samtempe tirante la robon de Dio.
Eva ridetis vidante tiun scenon kaj ŝi diris al Dio, ke se Adamo tion arde deziras havi, Li tion devus doni al li.
Dio do donis al Adamo tiun aferon, kiu permesus lin pisi starante kaj pri kiu li petegis. Tuj post kiam li ricevis ĝin, Adamo ekkuris malantaŭ arbon kaj ekuzis sian novan ilon. Poste li skribis sian nomon en la sablon, ĉevalridante, tre feliĉa pro sia nova ludilo.
Dio kaj Eva rigardis lin momente kaj post kelkaj minutoj Dio aldonis:
"Bone, Eva, jen la alia afero, kiu ankoraŭ restas ĉe mi... kaj mi certas, ke tio apartenas al vi"
"Kaj kiel ĝi nomiĝas?", ŝi Lin demandis.
"Cerbo", Li diris.
Revenu al la hejmpaĝo
Saĝa Konsilo Steĉjo NORVELL Halifakso, Kanado
En aferojn de drakoj ne trudu, ĉar vi estas krakmaĉa kaj bongustas kun tomatosaŭco.
Revenu al la hejmpaĝo
|