

















|
Numero 11
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Mank' Tim WESTOVER Davidsono, NC, Usono
Iam mi amikiĝis kun interesa vir', versist', Esperantist'. Lin multe interesis la eblec' en Esperant' ne trakti pri la lasta liter' en literar', se temas pri kutima substantiva finaĵ'.
"Kia kreem' estiĝas el tiu manier' de verkad'!" li ekkriis al mi kiam ni babilis dum vespera kunven'. "Versart' multe pli beliĝas, faciliĝas per ĝi."
Mia amik', versist', tiam legigis min al lia jena versar': "Venu, virin', al mia brak' / Kiel plaĉa estas via atak'". Mi kapjesis al lia sperta uz' de elizi'. "Kaj jen alia," li diris. "Kara bela virin'! / Mi ege amas vin." Kiel antaŭe, mi aplaŭdis lin.
Nun li ridetis. "Jen eĉ pli ŝatinda," li diris dum li puŝis ĝin miadirekten. "Virin', mi ŝuldas al vi dank'n / Ĉar vi tre bele kuiras kuk'n." Lia mien' griziĝis kiam mi eksplikis al li pri la erar'. "Sed ĉu mi rajtas ne skribi la pezan finaĵ'n en substantiv'? Ja vi scias, pri ki' temas." Pacience, mi klarigis al li ke tia uzad' estas mal-Fundamenta. Li grumblis pri tiu katen' kaj malfeliĉe eliris el la klubej'.
Pasis semajn' ĝis la neksta kluba kunven'. Li venis kun fask' da paper'. Pezpaŝe, li aliris min kaj diris, "Jen mi verkis alian pr'v'n. Legu!" Mi legis: "Virin', mia k'r' plene je d'l'r' / Neniam plu malfermiĝ's al via am'r'."
Leginte mia verda intern' velkiĝis. Mia vizaĝ' paliĝis, kaj mi laŭte kriis al apuda samidean', "Trenu lin el nia ej'! Ŝajne li ne plu interesiĝas pri la vera lingv'!" La versist' ne atendis ĝis la samidean' lin kaptis, sed tuj marŝis eksteren, sakrante.
Baldaŭ leter' de li aperis en mia leterkest':
Pr' l' 'k'z'ĵ' 'n l' kl'b' d'm' m' n' pl' p'r'l's. V'' k'nd't' ŝ'jn's 'l m' t't' 'ĉ' k'j k'ntr'ŭ l' sp'r't' d' n'' k'r' l'ngv'. M' 'sp'r's, k' n' n'n''m d'n'v' r'nk'nt'ĝ's. K'j s' m' i'm v'd's v'n s'r l' str't', m' n'pr' 'k'r's 'l'd'r'kt'n. S'nc'r' v'', KP.
Tuj mi ĵetis ĝin rubujen. Pri versart' mi decidis rezigni. Estas nur ĝen'.
Revenu al la hejmpaĝo
La Leterkesto Kon Fu Zita Brattleboro, VT, Usono
Redaktora Moŝto:
Lastatempe mi spektis teatraĵon, Hamleto, kaj efektive multe ĝuis. Tamen, mi ne bone komprenas, kial homoj opinias ke s-ro Shakespeare estas elstara verkisto. Tiu teatraĵo estas plenplena de kliŝaĵoj. Oni aŭdas gurditajn esprimojn kiel: "io putriĝas en la dana ŝtato" aŭ "ponardojn mi parolos" aŭ "malforto, Virino oni nomu vin" aŭ "ĉu esti aŭ ne esti" aŭ "la temp' malordas". Kial Shakespeare ne povis verki pli originale?
Mi ĉiam respektas vian opinion.
Kon Fu Zita
(Redaktoro: Dankon al Steĉjo pro la kontakto kun s-ro Zita!)
Revenu al la hejmpaĝo
Kim HENRIKSEN:"Esperantujo estas ĉi tie" Rafael DESPRADEL Dominkika Respubliko
Lia nomo: Kim. Lia familia nomo: Henriksen. Lia devenlando: Danujo. Lia naskiĝtago: "198… ne… 1960", tuj korektis tiu ŝercema denaska esperantisto kaj fame konata muzikisto kiu jam de 38 jaroj regalas nin per sia bunta, originala kaj altkvalita muziko.
- Kiam vi ekkomencis kanti? - Mi komencis kanti kiam mi estis 5-jaraĝa. Mi kantis dum E-renkontiĝoj kune kun la aliaj infanoj.
Plurajn jarojn poste, en 1982, kune kun Bertilo WENNERGEN kaj Micke ENGLUND li fondis Amplifiki-n, rokgrupon kiu, ĝis 1998, dato de la eliĝo de siaj membroj, fariĝis unu el la plej popularaj E-grupoj.
Sed, same kiel fenikso renaskiĝas el siaj cindroj, unu jaron poste, en 1999, aperis Esperanto Desperado, dana-pola-bosna grupo kiu ne nur okupiĝas pri rokmuziko sed ankaŭ pri mondmuziko. Ĝi estas 5-ana grupo kiu jam partoprenis multajn gravajn E-aranĝojn en pluraj landoj.
Kim kaj lia grupo ne nur muzikas por la Esperanta publiko. Ili atingas ekstermovadanajn muzikŝatantojn kiuj pozitive reagas al ilia muziko, li fiere aldonas. La KD de Esperanto Desperado, "Jen venas... brokantaĵoj", aĉeteblas en diversaj muzikvendejoj ankaŭ en Danujo.
Sed fakte, pri kio okupiĝas Kim kiam li ne koncertumas alilande? Pri muziko, kompreneble! Kim estas profesia ritmikpedagogo, tio estas, li instruas pere de muziko kaj li laboras en pluraj infantkulturdomoj kaj lernejoj en sia lando. Liaj gelernantoj aĝas inter 3 kaj 80 jarojn.
- Muziko estas grava parto de ĉiu ajn kulturo. Kion vi opinias pri la nuna E-muziko? - Laŭ mi, estus bone, se ĝi estus pli profesia. Se ĝi estus pli profesia, la Esperanta kulturo plialtiĝus.
- Kaj kion vi pensas pri Esperanto? Ĉu ni iam venkos? - Ni jam venkis. Oni povas vojaĝi tra la tuta mondo kaj ĉeesti bonegajn aranĝojn.
- Kio, laŭ vi, estas la plej grava problemo ene de la E-movado? - Esperantistoj ne bone aŭskultas. Multaj lernas la lingvon nur por paroli kaj ne por aŭskulti.
- Kaj kio estas la plej grava afero en via vivo? - Mia filo Villads, li senhezite respondis. Mi jam verkis por li kaj li eĉ enkondukas "Jen venas... brokantaĵoj"
.- Kaj finfine Kim, laŭ vi, kie estas Esperantujo?
- Al tiu malfacila demando, li tuje kaj simple respondis: ĉi tie.
Kaj jes, li pravas, dominikano kaj dano, kiuj ĉeestas usonan E-aranĝon kune kun trideko da esperantistoj el 9 malsamaj landoj... Kie alie povas esti la lando de niaj sonĝoj?
Revenu al la hejmpaĝo
|