

















|
Numero 10
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Ĉu jam du semajnoj? Tim WESTOVER Davidsono, NC, Usono
Jes ja, jam forglitis de ni du semajnoj. Restas al ni nur unu semajno pli en la ĉi-jara NASK. Ĉu ĉio ankoraŭ estas bona por vi? Ĉu viaj kursoj estas interesaj? Ĉu vi jam faris ĉiujn viajn hejmtaskojn? (Triniveluloj, mi celas vin! Ankaŭ mi jam ne finfaris mian "Someran Matenon". . . )
En tiu ĉi numero de la FASKO vi trovos unu eron, kiu rilatas al la tempo post nia venontsemajna foriro. Ĝi estas la adresaro. La nuna eldono estas nur provizora. Bonvolu legi zorge vian informon, faru necesajn ĝustigojn, kaj doni ilin al mi. Se ne aperas telefonnumero aŭ retpoŝtadreso kaj vi volas, ke tiuj aperu, nepre aldonu. (In English: You'll find the Address List in this FASKO. This is just the first draft. Please find your information, read it carefully, make any necessary changes, and give them to me. If there isn't a telephone number or e-mail address and you want there to be, please add it.) La adresaro estas tre grava por la post-Brattleboro kunlaborado de niaj kursanoj. Per ĝi vi povos daŭrigi la novajn amikecojn, kiuj ekestas dum vi tempo ĉi tie. Nepre informu nin ĉiujn, kie ni povas kontaki vin!
Denove, mi volas ege danki al ĉiuj, kiuj kontribuis kaj kontribuas al la FASKO. Nur per viaj kontribuaĵoj aperas nia ĉiutaga ĵurnalo. Apartajn dankojn mi ŝuldas al Steĉjo kaj Paŭlo pro ilia multfoja kontribuado, kaj al Ellen kaj Phil, kiuj min bone provizas per fotoj por la retpaĝo.
Mi dankas vin ĉiujn pro la amikeco kaj bonkoreco, kiuj jam tiel bele montriĝis dum tiuj ĉi du semajnoj!
Revenu al la hejmpaĝo
Humphrey Tonkin Phil DORCAS Teksaso, Usono
Humphrey Tonkin liveris la gravan prelegon ĉe la solena malfermo por la ELNA landa kongreso, kiu ĵus okazis en Bostono, Usono. Li parolis pri la praktikaj kaj moralaj kialoj por uzi Esperanton.
Doktoro Tonkin havas riĉan historion de servo al Esperanto per siaj agadoj por UEA, TEJO, diversaj estraroj, Kontakto, Lingvaj problemoj kaj lingva planado, kaj aliaj menciindaĵoj tro multe por enlistigi. Li estis la prezidanto de UEA kiam okazis la fama 100 jara festo de Esperanto ĉe la Universala Kongreso en Varsovio en 1987. Humphrey Tonkin prelegis ĉe la solena malfermo tie dum tiu grava okazo.
En tiu fama prelego en Varsovio, Pollando, li memorigis nin pri la fama unua libro, kiu estis presita ĉe la sama loko en Varsovio, nur kelkaj stratoj for. La presado estis simpla tasko por libro kiu aspektis neimpona, tiom malgranda. La Unua Libro komencis la movadon, kiu daŭris tra la malfalicaĵoj de cent jaroj.
Humphrey Tonkin menciis gravajn okazojn kaj gravajn pionirojn el la pasinteco. Tamen li ankaŭ menciis la mankojn, la taskojn kiuj ĝis nun ne estas faritaj. Kiel fartas la movado nun? Kion ni faru nun? Venas nun la periodo de disvastigo. Ni estas tro komforta en niaj kongresoj kaj kluboj. La ĉefa devo estas alfronti la publikon, kiu ne konas la utilecon, la belecon, la spiriton de kompreniĝo, la celojn, la bonon de Esperanto.
Revenu al la hejmpaĝo
|