El la Oficejo de

La Cxef-Orikteropo


Elektronika posxto: aaaaa@is.www.sa

Redaktora Mosxto de la NASKa Fasko:

Mi skribas por plendi pri Esperanto. Esperanto estas maljusta kontraux orikteropoj. En la angla lingvo, kaj en multaj euxropaj lingvoj, ni estas la unuaj bestoj en la vortaro. Tamen, en la Esperanta vortaro nia nomo trovigxas ecx post la mezo. Gravaj, karaj, kaj noblaj bestoj kiel ni tute ne meritas tian traktadon.

Mi deziras proponi al vi gravan plibonigon al Esperanto por korekti la maljustecon. Ekde nun nia nomo estu:

A-A-Orikteropo.

Sincere la via,

La Cxef-A-A-Orikteropo