El la Oficejo de

La Ĉef-Orikteropo


Elektronika poŝto: aaaaa@is.www.sa

Redaktora Moŝto de la NASKa Fasko:

Mi skribas por plendi pri Esperanto. Esperanto estas maljusta kontraŭ orikteropoj. En la angla lingvo, kaj en multaj eŭropaj lingvoj, ni estas la unuaj bestoj en la vortaro. Tamen, en la Esperanta vortaro nia nomo troviĝas eĉ post la mezo. Gravaj, karaj, kaj noblaj bestoj kiel ni tute ne meritas tian traktadon.

Mi deziras proponi al vi gravan plibonigon al Esperanto por korekti la maljustecon. Ekde nun nia nomo estu:

A-A-Orikteropo.

Sincere la via,

La Ĉef-A-A-Orikteropo