Vi

Nur por vi
Ĉielo bluas
Mia koro batas
La koko krias en maten’.


Nur por vi
La pluvo ploras
La neĝo falas
La suno brilas dum somer’.

Vi estas ĉio.
Vi estas tio.
Vi estas tiu
Kiun mi amas.

Nur por vi
Mia buŝo kantas
Gitaro sonas
La vento blovas en vesper’.


—Roberto Resende
El "Fonto/Beletra Revuo" Marto 1982