Hieraux Pluvis Multe

Temas pri folklora veterproverbo. Hieraux pluvis multe. Mi iom surprizigxis pro subita pluvo. Kiam mi estis juna mi estis meteorologo. Tamen fakte pro altsalajro mi laboris kiel ingxeniero de komputila sistemo pri vetero. Cxiuokaze mi cxiam interesigxas pri vetero en la mondo. Japana insularo restas inter azia kontinento kaj Pacifiko. Pro tio cxirkaux Japanio vetero ofte rapide sxangxigxas. Do en malnova tempo japanoj kreis, uzis kaj perbusxe heredis folklorajn veterproverbojn pro sia vivo en la kampo de terlaboro kaj fisxkaptado.

Sxajnas al mi, ke scienca kauxzo mankas al kelkaj veterproverboj. Tamen de tempo al tempo oni povis efektive antauxdiri pluvon aux ventegon per la veterproverboj. Rilate al veterproverbo, kiel kulturo, kelkaj estas similaj en diversaj landoj surbaze de scienca principo. Ekzemple cirkloforma heleco cxirkaux la luno antauxsignifas malbelan veteron. Cxar varma fronto alportas nubo-distribuon, lauxvice cirus-kumuluson, alt-kumuluson, stratus-kumuluson kaj laste stratuson kun pluvo.

En nia lando vespera cxielrugxo antauxsignifas morgauxan belan veteron. Male, matena cxielrugxo antauxsignifas baldauxan malbonan veteron. Mi supozas ke tiu proverbo estas tauxga por preskaux cxiuj landoj. Cxar fundamente la fenomeno de vetero iros de okcidento al oriento. Tamen aliaj ne aplikeblas al diferencaj landoj. Cxar geografio aux latitudo estas diferencaj unu de la aliaj. Ekzemple japanaj veterproverboj, kiuj antauxsignifas pluvon estas jene:

Restado de roso sur la bambu-surfaco, saltado de karpo sur lageto, fermado de pinfrukto, bruado de papilio aux simulio, malalta flugado de hirundoj.

Rilate al simulio kaj papilio iu diras, ke ili bezonas rapidan kopulacion antaux malbona vetero. Krome multe trovigxas la lokaj veterproverboj en tuta lando. Ili koncernas al agrikulturo kaj fisxkaptado. Tamen malmulte pri pasxtado, vino kaj religio.

Mi pensas ke veterproverbo estas iuspeca folklora kulturo. Gxi koncernas popolan vivmanieron. En tiu senco mi interesigxas pri veterproverboj.

Akio KATO