Hieraŭ Pluvis Multe

Temas pri folklora veterproverbo. Hieraŭ pluvis multe. Mi iom surpriziĝis pro subita pluvo. Kiam mi estis juna mi estis meteorologo. Tamen fakte pro altsalajro mi laboris kiel inĝeniero de komputila sistemo pri vetero. Ĉiuokaze mi ĉiam interesiĝas pri vetero en la mondo. Japana insularo restas inter azia kontinento kaj Pacifiko. Pro tio ĉirkaŭ Japanio vetero ofte rapide ŝanĝiĝas. Do en malnova tempo japanoj kreis, uzis kaj perbuŝe heredis folklorajn veterproverbojn pro sia vivo en la kampo de terlaboro kaj fiŝkaptado.

Ŝajnas al mi, ke scienca kaŭzo mankas al kelkaj veterproverboj. Tamen de tempo al tempo oni povis efektive antaŭdiri pluvon aŭ ventegon per la veterproverboj. Rilate al veterproverbo, kiel kulturo, kelkaj estas similaj en diversaj landoj surbaze de scienca principo. Ekzemple cirkloforma heleco ĉirkaŭ la luno antaŭsignifas malbelan veteron. Ĉar varma fronto alportas nubo-distribuon, laŭvice cirus-kumuluson, alt-kumuluson, stratus-kumuluson kaj laste stratuson kun pluvo.

En nia lando vespera ĉielruĝo antaŭsignifas morgaŭan belan veteron. Male, matena ĉielruĝo antaŭsignifas baldaŭan malbonan veteron. Mi supozas ke tiu proverbo estas taŭga por preskaŭ ĉiuj landoj. Ĉar fundamente la fenomeno de vetero iros de okcidento al oriento. Tamen aliaj ne aplikeblas al diferencaj landoj. Ĉar geografio aŭ latitudo estas diferencaj unu de la aliaj. Ekzemple japanaj veterproverboj, kiuj antaŭsignifas pluvon estas jene:

Restado de roso sur la bambu-surfaco, saltado de karpo sur lageto, fermado de pinfrukto, bruado de papilio aŭ simulio, malalta flugado de hirundoj.

Rilate al simulio kaj papilio iu diras, ke ili bezonas rapidan kopulacion antaŭ malbona vetero. Krome multe troviĝas la lokaj veterproverboj en tuta lando. Ili koncernas al agrikulturo kaj fiŝkaptado. Tamen malmulte pri paŝtado, vino kaj religio.

Mi pensas ke veterproverbo estas iuspeca folklora kulturo. Ĝi koncernas popolan vivmanieron. En tiu senco mi interesiĝas pri veterproverboj.

Akio KATO