Cxu vi rimarkis ke SIT situas cxe Kipling Road? Kiu estis “Kipling”?

Rudyard Kipling estis granda verkisto de la angla literaturo kiam la Brita Imperio regis kvaronon de la mondo. Kipling naskigxis en Bombajo, Barato en 1865, kaj li mortis en Anglio en 1936.

En 1892, Kipling edzinigis Carolyn Balestier, fratino de la usonano Wolcott Balestier. Cxar Kipling estis en malbona sanstato li kaj lia edzino logxis en Brattleboro, Vermonto de 1892 gxis 1899. Cxi tie Kipling verkis la romanon “The Jungle Book” (“La Gxangala Libro”).

Sed Kipling ne sxatis logxi en Brattleboro, kaj li translogxigxis al Anglio sen sia edzino. Li mortis tie pro perforita duodeno.

Werner Moeller