Kion mi faru nun?

Karaj NASKanoj,

La fino de la NASK-kursaro de 2002 ne estas la fino de via lernado de Esperanto! Lerni novan lingvon, kiel vi bone scias, estas malfacile. Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj, sed tamen oni devas dedicxi iom da tempo kaj peno por progresi.

Post via vojagxo hejmen, kion vi povos fari praktike por dauxre lerni, sen la helpo de niaj instruistoj kaj la aliaj kursanoj cxi tie en Vermonto? Jen mi proponas kelkajn ideojn; certe vi povos elpensi aliajn. Mi devas rapide fini, sed laste mi diru: Vi havas mian ret-adreson (en cxiu numero de La NASKa Fasko), kaj se vi bezonas helpon, klarigon, aux kuragxigon, ne hezitu skribi rekte al mi. Mi aux helpos, aux trovos iun alian kiu povos. Licxjo