Kion mi faru nun?

Karaj NASKanoj,

La fino de la NASK-kursaro de 2002 ne estas la fino de via lernado de Esperanto! Lerni novan lingvon, kiel vi bone scias, estas malfacile. Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj, sed tamen oni devas dediĉi iom da tempo kaj peno por progresi.

Post via vojaĝo hejmen, kion vi povos fari praktike por daŭre lerni, sen la helpo de niaj instruistoj kaj la aliaj kursanoj ĉi tie en Vermonto? Jen mi proponas kelkajn ideojn; certe vi povos elpensi aliajn. Mi devas rapide fini, sed laste mi diru: Vi havas mian ret-adreson (en ĉiu numero de La NASKa Fasko), kaj se vi bezonas helpon, klarigon, aŭ kuraĝigon, ne hezitu skribi rekte al mi. Mi aŭ helpos, aŭ trovos iun alian kiu povos. Liĉjo