Amikoj,

Dankon pro via bonega amikeco! Mi deziras klarigi ke mi havas problemojn pro timidego kaj la fakto ke mi lernas nur vide. Por devigi min lerni auxde, mi ofte cxeestis la lecionojn nur por auxskulti. Mi pensis ke mi jam venkis la timidon, sed gxi reaperis kiam mi trovis min denove "eta infano" nekapabla paroli tiun cxi "lokan" lingvon.

Eble mi ofendis kelkajn pro miaj strecxaj provoj lerni. Bonvolu pardoni min! Kaj multajn dankojn al cxiuj la paciencaj instruistoj, al kiuj mi donis ekstran defion dum cxi tiu kursaro.

Mia edzo (ankaux li estas milda, kvieta homo) kaj mi sxatas gastigi vizitantojn en nia hejmo. Ni havas kvin dormcxambrojn, do ni invitas vin cxiujn iam ajn viziti nin! Ni ofte gastigas studentojn de la proksima Kolegio "Pearson", kiu similas al SIT sed por pli junaj studentoj; auxguste ni gastigos du studentojn el Jordanio.

Bonvolu senti vin bonvenaj cxe ni. Mi estas nun preta komenci studi Esperanton.

Bernadette Harris