Amikoj,

Dankon pro via bonega amikeco! Mi deziras klarigi ke mi havas problemojn pro timidego kaj la fakto ke mi lernas nur vide. Por devigi min lerni aŭde, mi ofte ĉeestis la lecionojn nur por aŭskulti. Mi pensis ke mi jam venkis la timidon, sed ĝi reaperis kiam mi trovis min denove "eta infano" nekapabla paroli tiun ĉi "lokan" lingvon.

Eble mi ofendis kelkajn pro miaj streĉaj provoj lerni. Bonvolu pardoni min! Kaj multajn dankojn al ĉiuj la paciencaj instruistoj, al kiuj mi donis ekstran defion dum ĉi tiu kursaro.

Mia edzo (ankaŭ li estas milda, kvieta homo) kaj mi ŝatas gastigi vizitantojn en nia hejmo. Ni havas kvin dormĉambrojn, do ni invitas vin ĉiujn iam ajn viziti nin! Ni ofte gastigas studentojn de la proksima Kolegio "Pearson", kiu similas al SIT sed por pli junaj studentoj; aŭguste ni gastigos du studentojn el Jordanio.

Bonvolu senti vin bonvenaj ĉe ni. Mi estas nun preta komenci studi Esperanton.

Bernadette Harris