Dankvortoj de la Redaktisto
La NASKa Fasko estas komuna laboro, kaj dum la tri semajnoj multege da homoj partoprenis kaj kontribuis. Sen tia kunlaboro vi ne ricevus cxiumatene la "fresx-el-presan" numeron. Mi bone konscias ke estas malfacile verki ion meze de studado, hejmtaskoj, ekskursoj, kaj cxiutagaj devoj. Sed tamen vi faris! Multajn dankojn mi donas al la kunlaborantoj.
Unuavice, mi agnosku la cxiutagan laboron de Tim Westover, nia Retmajstro, kiu zorge elektis kaj enretigis la gravajn kaj interesajn partojn de la jxurnalo, kaj cetere starigis belan fotaron. Li fakte estas "kunredaktisto", kaj sen lia helpo mankus al ni niaj belegaj retpagxoj. Kaj cetere mi volas publike agnoski kaj danki al Stecxjo, kiu oftege enmanigis al mi la gxustan materialon en la gxusta momento, kaj kiu elokvente verkas. Krom kontribuajxoj sianomaj li donacis multajn anonimajn verkojn.
La aliaj kiuj kontribuis inkluzivas: Ellen Eddy, Jean-Luc kaj Janine Tortel, Pauxlo Kwasi Mensah, Werner Moeller, Akio Kato, Roberto Resende, Bernadette Harris, Doris Vallon-Wheeler, Don Houpe, Georgo Steinmeyer, Hanne Steinmeyer, Áddano dos Santos Cordeiro, Bill Maxey, Evelyn Goldberg, Mark Shafroth, Ilona Koutny, Walter K. Lew, Ros Fisher, Martha Pauig, Normand Legault, Mary Hammersmith, Stan Buchholtz, Loren Mitchel, Masao Tsuda, Zbigniew Galor . . . se mi hazarde ellasis iu(j)n, mi petas pardonon!
Licxjo