Kulturdependaj Gestoj: Interkomparo
Jean-Luc Tortel
Francio

Mi enketis pri kelkaj gestoj laŭ la malsamaj kulturoj de la pridemanditoj. Mi startis ne de la gestoj, sed male de l' intencoj mem: "Kiel vi gestas tion aŭ ĉi tion?" Mi demandis ĉirkaŭ mi, kaj ankaŭ ĉe gestudentoj en la manĝejo; ne estas facile, ĉar homoj rapide laciĝas. Mi volas nur akcenti la diferencojn, aŭ la apartaĵojn; la similaĵoj estas malpli interesaj.

Indiki, ke iu perdis la prudenton (troige, ke frenezas), oni uzas en Diri geste "honton al vi!", oni uzas en Rifuza gesto (ekzemple, ĉe propono de fidrogo), oni uzas en Indiki ke iu blufas, oni uzas en Indiki ke oni posedas nenion (aŭ ankaŭ ke oni povas nenion fari, neniel helpi), oni uzas en . . . Kompreneble tio estus senfina tasko, kolekti tiun materialon . . . Tamen ŝajnas al mi konsiderinde, starti ne de la gesto mem, kiel Gesture de Desmond Morris, sed de la intenco de l' "parolanto" (muta, fakte!).