Cxu vi scias pri BIM, BAM, BOM?
Pauxlo Kwasi Mensah
Ganao
paulmensah58@hotmail.com
Se ne, mi volas sciigi vin pri iu simpla metodo por lerni la verbajn finajxojn--IS, AS, OS--parkere.
BIM, BAM, BOM estas la sonoj de tamburo en mia lando kaj tiuj sonoj, laux prononco, rilatas al la pasinteco (preterito), estanteco (prezenco) kaj la estonteco (futuro).
En tiuj sencoj la BIM rilatas al la finajxo de la pasinteca verbo IS, substrekante la I.
La BAM rilatas al la finajxo de la estanteca verbo AS, substrekante la A.
La BOM rilatas al la finajxo de la estonteca verbo OS, substrekante la O.
Atentu: Esperanto denove sxtelis vorton de mia denaska lingvo. En mia lingvo--TWI (Tvio)--oni nomas "bread" PANO kiel en Esperanto! Mi asertas tion, cxar mia denaska lingvo estas pliagxa ol Esperanto . . . .