Ĉu vi scias pri BIM, BAM, BOM?
Paŭlo Kwasi Mensah
Ganao
paulmensah58@hotmail.com
Se ne, mi volas sciigi vin pri iu simpla metodo por lerni la verbajn finaĵojn--IS, AS, OS--parkere.
BIM, BAM, BOM estas la sonoj de tamburo en mia lando kaj tiuj sonoj, laŭ prononco, rilatas al la pasinteco (preterito), estanteco (prezenco) kaj la estonteco (futuro).
En tiuj sencoj la BIM rilatas al la finaĵo de la pasinteca verbo IS, substrekante la I.
La BAM rilatas al la finaĵo de la estanteca verbo AS, substrekante la A.
La BOM rilatas al la finaĵo de la estonteca verbo OS, substrekante la O.
Atentu: Esperanto denove ŝtelis vorton de mia denaska lingvo. En mia lingvo--TWI (Tvio)--oni nomas "bread" PANO kiel en Esperanto! Mi asertas tion, ĉar mia denaska lingvo estas pliaĝa ol Esperanto . . . .