POEMO
Martha Pauig

La negxo faris blankan kurtenon
Ekster la fermita fenestro.
Mi sidis proksime al via lito
Atendante la finan silenton.

Mi vidas viajn blu-vejnajn manojn,
Kviete nun anstataux labore,
Kiel ili tenas malrigide
La man-faritajn broditajn kovrilojn.

Kie flugis la tutaj jaroj
Kiam vi plenigis la cxambrojn
Kun ridado kaj kuir-odoroj?

Kie estas l' am-brilantaj okuloj
Kiuj sxajnas kiel cxielaj steloj
Lumigantaj miajn junajn horojn?