POEMO
Martha Pauig

La neĝo faris blankan kurtenon
Ekster la fermita fenestro.
Mi sidis proksime al via lito
Atendante la finan silenton.

Mi vidas viajn blu-vejnajn manojn,
Kviete nun anstataŭ labore,
Kiel ili tenas malrigide
La man-faritajn broditajn kovrilojn.

Kie flugis la tutaj jaroj
Kiam vi plenigis la ĉambrojn
Kun ridado kaj kuir-odoroj?

Kie estas l' am-brilantaj okuloj
Kiuj ŝajnas kiel ĉielaj steloj
Lumigantaj miajn junajn horojn?