Cxu ni estas popolo de la Interna Ideo?

En sia adreso al la 3-a Universala Kongreso (Kembrigxo, 1907), Zamenhof resume klarigis la signifon de la "interna ideo" jene:
La devizo de la ideaj [t.e., idealistaj] esperantistoj, neniam gxis nun precize formulita, sed cxiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neuxtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigxadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn".
Tiujn cxi vortojn mi aparte sxatas, cxar ili donas klaran kaj nemiskompreneblan sencon al io kio foje estas nebuleca aux svage teoria en niaj pensoj. Cxar mi asertas ke ni (t.e., esperanto-parolantoj) ja estas idealistoj, kaj ke fakte gravas la Interna Ideo en niaj vivoj, pensoj, kaj agadoj. Kelkaj homoj asertas male, ke Esperanto estas "nur" lingvo inter multaj aliaj lingvoj en la mondo.

Se vere, kial resti kun Esperanto? Eble mi lernus gxin pro intereso, aux pro influo de amiko, aux kiel interesan studobjekton. Sed poste? Estas en la mondo multaj aliaj egale interesaj lingvoj, cxu ne? Cxu io vere ligos min al Esperanto?

Mi opinias ke post la unua lernado de la lingvo, post la etapo de "nova komencanto", ni kiuj nomas nin "Esperantistoj" ja pli kaj pli konscias pri la "interna ideo" (eble ecx sen scii la terminon) kaj akceptas gxin kiel parton de nia vivfilozofio. Kaj tion mi substrekas nun cxar cxi tie, dum NASK, ni vere montris la uzadon de tia neuxtrala fundamento--cxi tie dum tri semajnoj ne gravis nacieco, lando, aux lingvo. Cxu ne estas bela tiu cxi lingvo kiun donis al ni la genieco de D-ro Zamenhof antaux pli ol cent jaroj?

Licxjo