Ĉu ni estas popolo de la Interna Ideo?

En sia adreso al la 3-a Universala Kongreso (Kembriĝo, 1907), Zamenhof resume klarigis la signifon de la "interna ideo" jene:
La devizo de la ideaj [t.e., idealistaj] esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn".
Tiujn ĉi vortojn mi aparte ŝatas, ĉar ili donas klaran kaj nemiskompreneblan sencon al io kio foje estas nebuleca aŭ svage teoria en niaj pensoj. Ĉar mi asertas ke ni (t.e., esperanto-parolantoj) ja estas idealistoj, kaj ke fakte gravas la Interna Ideo en niaj vivoj, pensoj, kaj agadoj. Kelkaj homoj asertas male, ke Esperanto estas "nur" lingvo inter multaj aliaj lingvoj en la mondo.

Se vere, kial resti kun Esperanto? Eble mi lernus ĝin pro intereso, aŭ pro influo de amiko, aŭ kiel interesan studobjekton. Sed poste? Estas en la mondo multaj aliaj egale interesaj lingvoj, ĉu ne? Ĉu io vere ligos min al Esperanto?

Mi opinias ke post la unua lernado de la lingvo, post la etapo de "nova komencanto", ni kiuj nomas nin "Esperantistoj" ja pli kaj pli konscias pri la "interna ideo" (eble eĉ sen scii la terminon) kaj akceptas ĝin kiel parton de nia vivfilozofio. Kaj tion mi substrekas nun ĉar ĉi tie, dum NASK, ni vere montris la uzadon de tia neŭtrala fundamento--ĉi tie dum tri semajnoj ne gravis nacieco, lando, aŭ lingvo. Ĉu ne estas bela tiu ĉi lingvo kiun donis al ni la genieco de D-ro Zamenhof antaŭ pli ol cent jaroj?

Liĉjo