SxAMANO KAJ BARDINO
(imitajxo de Hiavato)


Apud Lago Cxokolado,
akvo per arbar' frangxita,
logxis la sxaman' potenca,
majstro pri la medicino,
Stefanorvo la sxamano,
kiu brave kontrauxsorcxis
demoninon, Melanoman,
kaj murdemajn acxajn idojn,
Sxiajn idojn, Metastazojn.
Tra la mondo marsxis multaj
cxar li savis ties vivojn
kontraux demonino nigra
kaj migremaj Metastazoj.
Kontraux la malvarm' kruela
havis li Avinon Stovon;
sxi varmigis lian hejmon';
kaj li sidis serioza
en sekreta sia cxambro,
kurba antaux konigilo
tre magia kaj mistera.
Gxi informis pli precize
ol iamaj fumsignaloj
aux simbolaj konkobidoj.
Bele staris sur la bretoj
multaj libroj medicinaj,
aktualaj artikoloj,
liaj specialaj scioj;
en la cxambro konigila
lumis ankaux liaj libroj,
libroj pri la dua fako,
en la lingvo liberiga,
pacigema por la triboj.
La sxamano Stefanorvo
sekurigis sian hejmon
per hundego alsorcxita,
lauxte boja, nevidebla,
kaj la nomo de la hundo
estis Boja-Blufa-Bendo;
gxi salutis lin revenen,
gxisrevidis lin foriran.

Apud Lago Cxokolado,
apud granda brila akvo,
havis li en sia hejmo
varman vitrovandan lagon,
tre malgrandan, sed magian,
kun varmeto alsorcxita,
alsorcxita aermovo;
tie nagxis liaj fisxoj.
Stranga hejmo sorcxoplena!
Ho, bojado de la hundo!
Ho, flirtado de la fisxoj!
Stefanorvo nutris birdojn
sur tabulo tegmentita,
grenon, nuksojn, grason donis,
cxar li amis la birdetojn.
Vibravosto, la Sciuro,
amis lin kaj liajn nuksojn,
Vibravosto la sxtelisto,
ruza, lerta kaj rapida.

Mabola, bardino olda,
logxis en tre fora lando,
kie la Virbovo pasxis
iam rekte tra rivero;
tamen sxia trib-totemo
estis la miauxa Kato.
Iam sxi en sxtalaj agloj
flugis al la Acerlando
kaj gastigxis en la domo
apud Lago Cxokolado.
Stefanorvo la sxamano
sxin prizorgis sorcxe-dolcxe,
faris cxion por komforto,
cxion por vizit' valora;
portis sxin al mar' kaj montoj,
tra auxtunaj arboj buntaj,
en Esperas-cxaro rugxa
plena de magiaj lumoj,
plena de simboloj strangaj.
Lia tablo estis plena;
sxia lito estis pura.
Kaj arangxis li akceptojn
cxe diversaj Verdstelanoj,
sxin ecx portis al plurtriba
parolfest' sur fremda monto.
Sxate al totemo sxia,
ecx arangxis li viziton
al Blu-naza-Kata tribo.
Do Mabola ofte pensis,
cxe la Lago Cxokolado,
en Esperas-cxaro rugxa,
cxe la maroj kaj arbaroj,
Sur la Monto de Misteroj,
pri la multaj bonaj faroj
al bardino fremda, olda,
de sxamano same agxa.
Ofte sxi en sia hejmo
sidis kun la Sanktaj Katoj,
kaj sxi senforgese pregxis
al Majesta Manituo,
ke la Manituo benu
Stefanorvon la sxamanon,
dum la plua viv' cxi-monda
kaj en la Postsekva Lando.


- Marjorie Boulton