ŜAMANO KAJ BARDINO
(imitaĵo de Hiavato)


Apud Lago Ĉokolado,
akvo per arbar' franĝita,
loĝis la ŝaman' potenca,
majstro pri la medicino,
Stefanorvo la ŝamano,
kiu brave kontraŭsorĉis
demoninon, Melanoman,
kaj murdemajn aĉajn idojn,
Ŝiajn idojn, Metastazojn.
Tra la mondo marŝis multaj
ĉar li savis ties vivojn
kontraŭ demonino nigra
kaj migremaj Metastazoj.
Kontraŭ la malvarm' kruela
havis li Avinon Stovon;
ŝi varmigis lian hejmon';
kaj li sidis serioza
en sekreta sia ĉambro,
kurba antaŭ konigilo
tre magia kaj mistera.
Ĝi informis pli precize
ol iamaj fumsignaloj
aŭ simbolaj konkobidoj.
Bele staris sur la bretoj
multaj libroj medicinaj,
aktualaj artikoloj,
liaj specialaj scioj;
en la ĉambro konigila
lumis ankaŭ liaj libroj,
libroj pri la dua fako,
en la lingvo liberiga,
pacigema por la triboj.
La ŝamano Stefanorvo
sekurigis sian hejmon
per hundego alsorĉita,
laŭte boja, nevidebla,
kaj la nomo de la hundo
estis Boja-Blufa-Bendo;
ĝi salutis lin revenen,
ĝisrevidis lin foriran.

Apud Lago Ĉokolado,
apud granda brila akvo,
havis li en sia hejmo
varman vitrovandan lagon,
tre malgrandan, sed magian,
kun varmeto alsorĉita,
alsorĉita aermovo;
tie naĝis liaj fiŝoj.
Stranga hejmo sorĉoplena!
Ho, bojado de la hundo!
Ho, flirtado de la fiŝoj!
Stefanorvo nutris birdojn
sur tabulo tegmentita,
grenon, nuksojn, grason donis,
ĉar li amis la birdetojn.
Vibravosto, la Sciuro,
amis lin kaj liajn nuksojn,
Vibravosto la ŝtelisto,
ruza, lerta kaj rapida.

Mabola, bardino olda,
loĝis en tre fora lando,
kie la Virbovo paŝis
iam rekte tra rivero;
tamen ŝia trib-totemo
estis la miaŭa Kato.
Iam ŝi en ŝtalaj agloj
flugis al la Acerlando
kaj gastiĝis en la domo
apud Lago Ĉokolado.
Stefanorvo la ŝamano
ŝin prizorgis sorĉe-dolĉe,
faris ĉion por komforto,
ĉion por vizit' valora;
portis ŝin al mar' kaj montoj,
tra aŭtunaj arboj buntaj,
en Esperas-ĉaro ruĝa
plena de magiaj lumoj,
plena de simboloj strangaj.
Lia tablo estis plena;
ŝia lito estis pura.
Kaj aranĝis li akceptojn
ĉe diversaj Verdstelanoj,
ŝin eĉ portis al plurtriba
parolfest' sur fremda monto.
Ŝate al totemo ŝia,
eĉ aranĝis li viziton
al Blu-naza-Kata tribo.
Do Mabola ofte pensis,
ĉe la Lago Ĉokolado,
en Esperas-ĉaro ruĝa,
ĉe la maroj kaj arbaroj,
Sur la Monto de Misteroj,
pri la multaj bonaj faroj
al bardino fremda, olda,
de ŝamano same aĝa.
Ofte ŝi en sia hejmo
sidis kun la Sanktaj Katoj,
kaj ŝi senforgese preĝis
al Majesta Manituo,
ke la Manituo benu
Stefanorvon la ŝamanon,
dum la plua viv' ĉi-monda
kaj en la Postsekva Lando.


- Marjorie Boulton