PREZENTO DE POETO FRANCES CHUNG (1950-1990) Frances Chung naskiĝis en 1950 kaj, krom kvar jaroj ĉe Smith College, loĝis en la novjorkaj kvartaloj "Lower East Side" kaj "Greenwich Village" ĝis sia frua morto en 1990. Ŝiaj patrino kaj patrinavino laboris en la fifamaj ĉinurbaj vestaĵfabrikoj dum la kapskua totalo de 70 jaroj kaj ŝia patro estis kelnero. La familio inkluzivis ankaŭ du fratinojn, kaj ili plenkreskis en malvasta apartamento ĉe la limo inter Ĉinurbo kaj "Italieto"--kvartalo de intermiksitaj lingvoj, kulturoj, kaj ekonomioj kiun Chung rememorigis kun pli grandaj sentebleco kaj belo en siaj poezio kaj prozpoemoj ol en iu ajn alia verko. Dediĉinte sin al la infanoj de la "Lower East Side", Chung revenis tuj post diplomiĝo por instrui matematikon en la publikaj lernejoj, ofte en la hispana lingvo. Ŝiaj poemoj aperis en revuoj kaj antologioj ek de 1972, kaj ŝi cetere ricevis kelkajn stipendiojn; tamen ŝi restis dolorige timida pri la propra verkaro kaj ne vidis libroforman kolekton de siaj verkoj eldonita dum sia mallonga vivo.
Valtero K. Lew
En 1993, dum mi rikoltis kaj redaktis poemojn por la antologio Premonitions: An Anthology of Asian North American Poetry, mi trovis noton en la restantaj dokumentoj de Chung (konservitaj en la hejmo de ŝia fratino en Oakland) en kiu legiĝis ke ŝi "skribis sekretan libron kun la titolo "Crazy Melon" ["Freneza Melono"]." En la sekva skatolo mi trovis kelkajn versiojn de tiu libro, kaj en tria skatolo alian plenan manuskripton de libro kun titolo "Chinese Apple" ["Ĉina Pomo"]. Post decido pri kiu el tiuj estis la fina, mi kolektis ambaŭ manuskriptojn kaj eldonis ilin en unu volumo kun ligitaj interpretaj kaj pritekstaj eseoj sub la titolo Crazy Melon and Chinese Apple: The Poems of Frances Chung (Wesleyan University Press, 2000). Recenzisto ĉe la New York Times Revuo de Libroj skribis ke la libro konsistas el "kompaktaj kaj strange emociigaj rakontoj kiuj donas voĉon al tiuj kiuj troviĝas inter kulturoj" kaj "riĉas je imagoj kaj la vivplena, vigla voĉo de Chung." La tradukoj ĉi-sube (far Lee Miller) prezentas du el la tipe mallongaj poemoj de Chung: la unua sursceniĝas en la delto de la Perl-Rivero, la elirpunkto por tiom el la Ĉinoj kiuj venis usonen ek de la mezo de la 19-a jarcento por trovi novajn vivrimedojn; kaj la dua, mallonga sed neforgesebla noto pri la ĉiutaga vivo en la difinitaj tempo kaj angulo de Novjorko kiujn Chung neniam forlasis.
love song
a young Chinese scholar writes
was it by the goldfish pond
I first noticed
the dark beauty of your braids
the gentle song of your voice
the garden of peonies in your dress
was it by the Pearl River
amkant'
juna ĉina klerul' verkas
ĉu apud la orfiŝa laget'
unuafoje mi rimarkis
la malhelbelon de viaj plektaĵoj
la teneran kanton de via voĉ'
la ĝardenon de peonioj en via robo
ĉu apud la Perl-Rivero
[untitled]
Where is the cockroach who left
its footprint on my bowl?
[sen titolo]
Kie estas la blato kiu lasis
piedspuron sur mia bovlo?