23 julio 2002

Al la Redaktisto,

Lastatempe estis akra intersxangxo de leteroj inter orikteropo kaj abelo. Rezulte de tio, multaj nun malestimas orikteropojn.

Mi cxi-okaze skribas por respektoplene atentigi vin, ke ornitorinkoj estas tute malsamaj bestoj ol orikteropoj kaj ecx ne logxas en la sama kontinento. Do, nepre ne konfuzu orikteropojn kun ornitorinkoj.

Samideane,

DB. P. Grandbeko

Prezidanto,
Ornitorinka Asocio
Esperantista de Auxstralio