23 julio 2002
Al la Redaktisto,
Lastatempe estis akra interŝanĝo de leteroj inter orikteropo kaj abelo. Rezulte de tio, multaj nun malestimas orikteropojn.
Mi ĉi-okaze skribas por respektoplene atentigi vin, ke ornitorinkoj estas tute malsamaj bestoj ol orikteropoj kaj eĉ ne loĝas en la sama kontinento. Do, nepre ne konfuzu orikteropojn kun ornitorinkoj.
Samideane,
DB. P. Grandbeko
Prezidanto,
Ornitorinka Asocio
Esperantista de Aŭstralio