Peti Pardonon Nelingve . . . en Japanio
Masao Tsuda
Kiam ni sidas sur tatamo, ni sidas sur piedoj kaj kauxras por saluti aux peti pardonon. Tamen, lastatempe ni pli kaj pli eklogxas en la domo kie abundas plankoj, ne tatamoj. Do nun ni starante sur planko klinigxas por saluti aux pardonpeti, aux ecx esprimi respekton.
Estas interese ke ni same sur plankon sidigxas kaj kauxras por esprimi bedauxron aux peti pardonon, kvankam la okazo estas tre malofta. Tiu malofta okazo estas vidata en jxurnaloj kaj televido, kiam la famekonata granda kompanio bankrotas kaj suferigas multajn investantojn kaj laborantojn de tiu kompanio. Tiam kelkaj cxefaj administrantoj eksidas kaj kauxras sur planko kaj pardonpetas antaux la multaj fotiloj de raportistoj. Tia sceno aperas tuj poste en amaskomunikiloj. En samuraja epoko ili certe trancxus sian ventron por pardonpeti!
Nuntempe tiu tradicio de aliforma trancxado restas en la mondo de Yakuza, japana mafio. Anstataux ventron, ili trancxas sian malgrandan fingron. Portante tiun trancxitan fingron, tiu pardonpetanto iras al sia superulo kaj montras gxin kaj poste petas pardonon pro sia malsukcesa tasko.
Tondi harojn estas pli ofta esprimmaniero por peti pardonon. Ekzemple la altlernejaj basbal-ludantoj ofte tondas siajn harojn post la malvenko de la finala matcxo kaj aperas antaux la subtenantoj kaj kuragxigantoj. Kial ili tondas harojn? Tiamaniere ili simbole esprimas ke por pardonpeti ili farigxas bonzoj kaj jam forlasas la cxiutagan vivon. Eble japanoj ne kontentas pri la simpla vocxe esprimita pardonpeto aux hontemo. Ni postulas pli se la okazo estas tre grava.