Peti Pardonon Nelingve . . . en Japanio
Masao Tsuda


Kiam ni sidas sur tatamo, ni sidas sur piedoj kaj kaŭras por saluti aŭ peti pardonon. Tamen, lastatempe ni pli kaj pli ekloĝas en la domo kie abundas plankoj, ne tatamoj. Do nun ni starante sur planko kliniĝas por saluti aŭ pardonpeti, aŭ eĉ esprimi respekton.

Estas interese ke ni same sur plankon sidiĝas kaj kaŭras por esprimi bedaŭron aŭ peti pardonon, kvankam la okazo estas tre malofta. Tiu malofta okazo estas vidata en ĵurnaloj kaj televido, kiam la famekonata granda kompanio bankrotas kaj suferigas multajn investantojn kaj laborantojn de tiu kompanio. Tiam kelkaj ĉefaj administrantoj eksidas kaj kaŭras sur planko kaj pardonpetas antaŭ la multaj fotiloj de raportistoj. Tia sceno aperas tuj poste en amaskomunikiloj. En samuraja epoko ili certe tranĉus sian ventron por pardonpeti!

Nuntempe tiu tradicio de aliforma tranĉado restas en la mondo de Yakuza, japana mafio. Anstataŭ ventron, ili tranĉas sian malgrandan fingron. Portante tiun tranĉitan fingron, tiu pardonpetanto iras al sia superulo kaj montras ĝin kaj poste petas pardonon pro sia malsukcesa tasko.

Tondi harojn estas pli ofta esprimmaniero por peti pardonon. Ekzemple la altlernejaj basbal-ludantoj ofte tondas siajn harojn post la malvenko de la finala matĉo kaj aperas antaŭ la subtenantoj kaj kuraĝigantoj. Kial ili tondas harojn? Tiamaniere ili simbole esprimas ke por pardonpeti ili fariĝas bonzoj kaj jam forlasas la ĉiutagan vivon. Eble japanoj ne kontentas pri la simpla voĉe esprimita pardonpeto aŭ hontemo. Ni postulas pli se la okazo estas tre grava.