OMAĜE AL ALEKSANDRO
per mensoge vera historio
Loren MITCHEL


Tra densa herbaĵ' brakhorloĝon li celis,
Ĉar ŝajne li tie ĝin perdis.
Per paŝ' kaj repaŝ' li insektojn forpelis,
Sed ĝi malapere jam gerdis.
"Temp' fuĝas!" mokante ekhurlis studentoj,
"Ne ĉesu, ne ĉesu! Enherbu la dentoj!
Obsede disflanken! MOVADO vin trovos
Se vi pacience virbovos."

Amiko lastatempe diris al mi ke la brakhorloĝo "MOVADO" nomiĝas tiel laŭ la esperanta vorto! Mi devos lerni plu pri tio. Bedaŭrinde, la brakhorloĝo de Aleksandro ne estas tia.