Milito

Jen soldato, kiu transvivis venkon
kaj marsxas lauxdante tiujn,
kiuj mortis ne vane.

Jen soldato, kiu transvivis malvenkon
kaj bruladon de kampoj kaj hejmoj.
Li konstruas monumentojn en sia koro
al la herooj, kiuj mortis ne vane.

Jen patrino, entombigante filon,
longtempe antaux la militperdo.
Sxi skribas en la Biblio apud lia nomo:
"Soldato. Li mortis ne vane."

Jen infano, kiu vagas
sencele laux la stratoj
kaj ploras por patro,
kiu mortis ne vane.

Jen viro, virino kaj infano,
ankoraux provante verki packanton,
kiu ne mortos vane.

--Don Houpe