Milito
Jen soldato, kiu transvivis venkon
kaj marŝas laŭdante tiujn,
kiuj mortis ne vane.
Jen soldato, kiu transvivis malvenkon
kaj bruladon de kampoj kaj hejmoj.
Li konstruas monumentojn en sia koro
al la herooj, kiuj mortis ne vane.
Jen patrino, entombigante filon,
longtempe antaŭ la militperdo.
Ŝi skribas en la Biblio apud lia nomo:
"Soldato. Li mortis ne vane."
Jen infano, kiu vagas
sencele laŭ la stratoj
kaj ploras por patro,
kiu mortis ne vane.
Jen viro, virino kaj infano,
ankoraŭ provante verki packanton,
kiu ne mortos vane.
--Don Houpe