Vizitu nian rondon!

Mi apartenas al Hamarondo, Jokohama Esperanto-Rondo (JER), kiu trovigxas en la urbo Jokohamo en Japanio. La membroj de JER estas cxirkaux 90, sed la aktivuloj estas cxirkaux 30. Preskaux cxiuj estas maljunuloj. El nia rondo multaj cxiujare partoprenis en NASK. Pro tio probable en nia rondo povas esti kelkaj viaj konatoj.

Se vi havos okazon viziti Japanion, nepre vizitu nian rondon. Ni elkore kaj varme bonvenigos vin. Kelkaj alilandaj esperantistoj cxiujare vizitas nian rondon. En Jokohama kaj cxirkauxejo multe trovigxas vidindajxoj, ekzemple malnova kaj nova flankoj de havenurbo, kaj malnovaj famkonataj temploj, ktp.

Ankaux en la jaro 2005 japana kongreso okazos en Jokohamo kaj JEI (Japana Esperanto-Instituto) planas inviti UK-on en Japanion en la jaro 2007. Bonvolu viziti nian rondon en tiu sxanco. Mi atendas vian anoncon pri vizito al Japanio.

Akio KATO