Vizitu nian rondon!
Mi apartenas al Hamarondo, Jokohama Esperanto-Rondo (JER), kiu troviĝas en la urbo Jokohamo en Japanio. La membroj de JER estas ĉirkaŭ 90, sed la aktivuloj estas ĉirkaŭ 30. Preskaŭ ĉiuj estas maljunuloj. El nia rondo multaj ĉiujare partoprenis en NASK. Pro tio probable en nia rondo povas esti kelkaj viaj konatoj.
Se vi havos okazon viziti Japanion, nepre vizitu nian rondon. Ni elkore kaj varme bonvenigos vin. Kelkaj alilandaj esperantistoj ĉiujare vizitas nian rondon. En Jokohama kaj ĉirkaŭejo multe troviĝas vidindaĵoj, ekzemple malnova kaj nova flankoj de havenurbo, kaj malnovaj famkonataj temploj, ktp.
Ankaŭ en la jaro 2005 japana kongreso okazos en Jokohamo kaj JEI (Japana Esperanto-Instituto) planas inviti UK-on en Japanion en la jaro 2007. Bonvolu viziti nian rondon en tiu ŝanco. Mi atendas vian anoncon pri vizito al Japanio.
Akio KATO