La Venonta Universala Humanismo
Normand Legault
Michel Serres estas grava filozofo kaj verkisto, membro de la Franca Akademio, kaj profesoro en la Universitato de Stanfordo ( Kalifornio ). Lian intervenon, la 18-an de junio en Parizo, okaze de la 21-a kunsido pri la Interparoladoj de la XXI-a Jarcento (organizita de UNESCO), la ĵurnalo Le Monde resumis.
Ĵus antaŭ mia veno ĉi tien mi hazarde tralegis tiun interesegan artikolon kun la titolo "L'Humanisme Universel Qui Vient " 1), pri la nuntempa edukado. Kiam mi legis en la unua numero de la NASKa Fasko la artikolon de Jean-Luc Tortel "Esperantistoj kaj Kulturo", ĝi nepre memorigis al mi kelkajn temojn de la artikolo de Serres. Ĉar kiam mi legis tiun ĉi artikolon, mi diris al mi mem, "Jes ja! Esperanto povas esti la plej grava kunilo kiu ankoraŭ mankas al lia propono". Mi resumos tiun artikolon.
Li unue eksplikas ke la "malnova humanismo", kiu povas apartigi la homojn, ne plu estas ebla. Tamen nun ni povas bazi la venontan "novan humanismon" sur la scienco (kiu rakontas la komunan univershistorion ekde la komenco ĝis nuntempe) kaj la diversaj kulturoj de la homaro. En tiu ĉi nova humanismo ĉiuj lingvoj kaj kulturoj povas partopreni, ĉar ĝi estas vere universala. Li demandas: "Kial do plori pri la mallonge perdita rakonto apenaŭ du jarmil-aĝa kiam ni ĵus gajnis unu alian de pli ol dek miliardoj da jaroj?"
Lia propono estas jena: Li vokas la tutmondajn universitatojn favore al la disvastigo de komuna scio (komuna por la gelernantoj de la tuta mondo). Maltrankviligita per la malkompreno kaj la militoj inter la popoloj, li pensas ke "la instalo de komunascio-trunko kiu kunigus pli kaj pli ĉiujn homojn, komencante per studentkernoj, favorus la progreson de la mondopaco". Tia universala humanismo kunhelpus krei paceman tutmondiĝon.
Tia komuna programo ebligus al la tutmondaj gelernantoj el ĉiuj lernofakoj akiri similan horizonton pri scio kaj kulturo. Tiel la humanismo ne plu radikus en aparta terregiono, sed kontraŭe validus por la tuthomaro. Tiel oni kontribuus al la kreado de la nuntempa komuna kulturo, t.e. humanismo devenanta el la homa genro kaj adaptita al ĝiaj bezonoj.
Ĉu oni povas iomete revi? Eĉ eble pensi, ke Esperanto povus esti la lingvo uzota de la gelernantoj partoprenontaj en tiu internacia komuna programo? Evidente la interkomunikadon inter la interesataj studentoj de la tutmondo Esperanto ebligus.
1) Oni povas trovi ĝin, kompreneble france, en "La selection du Monde hebdomadaire" disponebla en la biblioteko Donald B. Watt en la William Rotch Learning Center.
Dankon al Janine, Jean-Luc kaj Liĉjo por la korektado.