Sxerco . . . kiun tiama prezidento Reagan rakontis al Gorbachev kiam ili sin renkontis:
Iun tagon Gorbachev devis iri de sia dasha (hejmo) ekstere de Moskvo en la urbegon. Li volis sin mem veturigi, kaj diris al la sxoforo, ke li sidu en la malantauxo. Gorbachev ekveturis tre rapide, kaj preterpasis grandan afisxtabulon kie sin kasxis du motorciklaj policanoj. Unu el ili diris al la alia ke li volas cxasi la auxton kaj monpuni la sxoforon. Li rapidegis for, kaj kiam li revenis la alia policano demandis al li, "Kiu estis la pasagxero?" La unua respondis, "Mi lin ne konas, sed li devus estis gravega viro, cxar lia sxoforo estas Gorbachev!"
Fame konata verkisto legis malafablan kritikon pri sia lastatempa verko. Li skribis respondon al la kritikisto jene: "Mi nun sidas en la plej malgranda cxambro de mia domo. Mi havas vian kritikon antaux mi. Baldaux gxi estos malantaux mi!"
kontribuis Stan Buchholtz