Ŝerco . . . kiun tiama prezidento Reagan rakontis al Gorbachev kiam ili sin renkontis:
Iun tagon Gorbachev devis iri de sia dasha (hejmo) ekstere de Moskvo en la urbegon. Li volis sin mem veturigi, kaj diris al la ŝoforo, ke li sidu en la malantaŭo. Gorbachev ekveturis tre rapide, kaj preterpasis grandan afiŝtabulon kie sin kaŝis du motorciklaj policanoj. Unu el ili diris al la alia ke li volas ĉasi la aŭton kaj monpuni la ŝoforon. Li rapidegis for, kaj kiam li revenis la alia policano demandis al li, "Kiu estis la pasaĝero?" La unua respondis, "Mi lin ne konas, sed li devus estis gravega viro, ĉar lia ŝoforo estas Gorbachev!"
Fame konata verkisto legis malafablan kritikon pri sia lastatempa verko. Li skribis respondon al la kritikisto jene: "Mi nun sidas en la plej malgranda ĉambro de mia domo. Mi havas vian kritikon antaŭ mi. Baldaŭ ĝi estos malantaŭ mi!"
kontribuis Stan Buchholtz