La Naskigxtago de Pauxlo
Dimancxo la 14-a de julio estis la 28-a naskigxtago de Pauxlo Kwasi Mensah. Lia frato, kiu estas pli agxa je 2 jaroj, ankaux festis la saman naskigxdaton. Ili deziris al si reciproke "Felicxan Naskigxtagon" la antauxan vesperon. Kio estis speciala kaj spirita por Pauxlo estis ke li naskigxis en dimancxo (laux la dua nomo "Kwasi") kaj tiu cxi datreveno okazis en dimancxo. Li sciis ke la tago estos speciala por li.
Cxe la pulbazaro, kiun mi priskribis en pli frua rakonto, Pauxlo trovis bonajn bonacxetojn kiuj kantigis lian koron! Poste li mangxis usonstilajn kirlitajn ovojn, iom malsame ol kion li atendis.
Pauxlo diris ke li volas esplori la regionon dum la naskigxtago, kaj li elektis la urbeton Mancxestro por esplorado. Mi pensis ke li diris ke gxi estas for je distanco de nur 15 minutoj, sed li fakte diris "horo kaj 15 minutoj". La pejzagxo estis belega kaj verda kaj senspiriga! Jes, Vermonto vere estas la "verdmonta" sxtato!
Post kvardek sep mejloj sur la vojo ni atingis la mirindan, varmegan, pitoreskan Vermontan urbon de Mancxestro, kie oni povas multe butikumi. La "Chamber of Commerce" respondis al cxiuj niaj demandoj, kaj trovigxis tie KLIMATIZILO kun vigliga malvarma aero. Ni fotis, butikumis, kaj revenis al SIT laux la sxoseo 30.
Pli da nekredebla pejzagxo, kaj ni alvenis cxe SIT gxustatempe por la vespermangxo. Pauxlo surprizigxis vidi karton kaj kukon specialajn por li! Felicxan Naskigxtagon, Pauxlo, kaj por vi ni esperas multajn aliajn!
Verkis Evelyn Goldberg
esperantigis Lee Miller