La Naskiĝtago de Paŭlo
Dimanĉo la 14-a de julio estis la 28-a naskiĝtago de Paŭlo Kwasi Mensah. Lia frato, kiu estas pli aĝa je 2 jaroj, ankaŭ festis la saman naskiĝdaton. Ili deziris al si reciproke "Feliĉan Naskiĝtagon" la antaŭan vesperon. Kio estis speciala kaj spirita por Paŭlo estis ke li naskiĝis en dimanĉo (laŭ la dua nomo "Kwasi") kaj tiu ĉi datreveno okazis en dimanĉo. Li sciis ke la tago estos speciala por li.
Ĉe la pulbazaro, kiun mi priskribis en pli frua rakonto, Paŭlo trovis bonajn bonaĉetojn kiuj kantigis lian koron! Poste li manĝis usonstilajn kirlitajn ovojn, iom malsame ol kion li atendis.
Paŭlo diris ke li volas esplori la regionon dum la naskiĝtago, kaj li elektis la urbeton Manĉestro por esplorado. Mi pensis ke li diris ke ĝi estas for je distanco de nur 15 minutoj, sed li fakte diris "horo kaj 15 minutoj". La pejzaĝo estis belega kaj verda kaj senspiriga! Jes, Vermonto vere estas la "verdmonta" ŝtato!
Post kvardek sep mejloj sur la vojo ni atingis la mirindan, varmegan, pitoreskan Vermontan urbon de Manĉestro, kie oni povas multe butikumi. La "Chamber of Commerce" respondis al ĉiuj niaj demandoj, kaj troviĝis tie KLIMATIZILO kun vigliga malvarma aero. Ni fotis, butikumis, kaj revenis al SIT laŭ la ŝoseo 30.
Pli da nekredebla pejzaĝo, kaj ni alvenis ĉe SIT ĝustatempe por la vespermanĝo. Paŭlo surpriziĝis vidi karton kaj kukon specialajn por li! Feliĉan Naskiĝtagon, Paŭlo, kaj por vi ni esperas multajn aliajn!
Verkis Evelyn Goldberg
esperantigis Lee Miller