Vortoj de la Redaktisto . . .

Post hodiaux restos al ni unu semajno cxi tie en la verdaj montoj de Vermonto cxe SIT. Do iom gravas, se vi volas plene profiti de via sperto, ke vi taksu la rezultojn gxis nun kaj faru planon por la venontaj kvin tagoj. Tial mi demandas al vi:

  • Cxu vi lernis ion novan pri Esperanto, la Esperanto-Movado (historio kaj kulturo), kaj pri homaj kulturoj gxenerale?

  • Cxu vi progresis en via kapablo paroli Esperanton? Memoru ke malofte ni havas la sxancon tiom multe paroli la lingvon tiom ofte. Ne lasu preterpasi venontajn tagojn sen provoj paroli, konversacii, vin esprimi, kaj progresi. Ne gravas cxu vi parolas perfekte aux ne; ne gravas cxu vi havis multajn spertojn pri kaj per Esperanto aux ne. Gravas ke vi uzu la lingvon. Punkto.

  • Cxu vi fakte konscias pri tio, kion vi ne scias? Ecx tio povas esti granda gajno post la NASK-kursaro. Post reiro al via lando kaj hejmo vi povos dauxrigi viajn studojn de Esperanto surbaze de la spertoj cxi tie: vi bone scios la gxustan prononcon, vi bone scios kion studi, kaj eble ecx pli grave vi havos AMIKOJN al kiuj vi povas skribi, e-posxti, telefoni, ktp por konsilo, konsolo, kaj kuragxigo.

  • Cxu vi gxis nun kontribuis ion al La NASKa Fasko? Restas iom da tempo . . . kaj per skribado vi lernos multon . . . Sed "jam temp' está"--t.e., nun estas la tempo, kaj se vi planas kontribui ion ne prokrastu tro.

    Laste, se vi iel opinias ke vi ne suficxe bone progresis gxis nun dum la kursaro, mi rememorigu vin pri kelkaj principoj:

  • lingvo-lernado ne estas facila, rapida, aux senpena. Se vi spertis malfacilon, malrapidon, kaj multe da peno, cxio estas normala . . .

  • vi neniam finstudos iun ajn lingvon (ecx la gepatran). Cxiam restos novaj vortoj, novaj esprimoj, novaj gramatikaj punktoj. Tio estas parto de la aventuro . . .

  • gravas foje retrorigardi kaj taksi kiom vi fakte lernis kaj gajnis gxis nun. En iu momento vi povus senti mankon de io en via lingvoscio, sed se vi scipovas pli nun ol antauxe vi ja sukcesas. Pasxon post pasxo!