Vortoj de la Redaktisto . . .

Post hodiaŭ restos al ni unu semajno ĉi tie en la verdaj montoj de Vermonto ĉe SIT. Do iom gravas, se vi volas plene profiti de via sperto, ke vi taksu la rezultojn ĝis nun kaj faru planon por la venontaj kvin tagoj. Tial mi demandas al vi:

  • Ĉu vi lernis ion novan pri Esperanto, la Esperanto-Movado (historio kaj kulturo), kaj pri homaj kulturoj ĝenerale?

  • Ĉu vi progresis en via kapablo paroli Esperanton? Memoru ke malofte ni havas la ŝancon tiom multe paroli la lingvon tiom ofte. Ne lasu preterpasi venontajn tagojn sen provoj paroli, konversacii, vin esprimi, kaj progresi. Ne gravas ĉu vi parolas perfekte aŭ ne; ne gravas ĉu vi havis multajn spertojn pri kaj per Esperanto aŭ ne. Gravas ke vi uzu la lingvon. Punkto.

  • Ĉu vi fakte konscias pri tio, kion vi ne scias? Eĉ tio povas esti granda gajno post la NASK-kursaro. Post reiro al via lando kaj hejmo vi povos daŭrigi viajn studojn de Esperanto surbaze de la spertoj ĉi tie: vi bone scios la ĝustan prononcon, vi bone scios kion studi, kaj eble eĉ pli grave vi havos AMIKOJN al kiuj vi povas skribi, e-poŝti, telefoni, ktp por konsilo, konsolo, kaj kuraĝigo.

  • Ĉu vi ĝis nun kontribuis ion al La NASKa Fasko? Restas iom da tempo . . . kaj per skribado vi lernos multon . . . Sed "jam temp' esta"--t.e., nun estas la tempo, kaj se vi planas kontribui ion ne prokrastu tro.

    Laste, se vi iel opinias ke vi ne sufiĉe bone progresis ĝis nun dum la kursaro, mi rememorigu vin pri kelkaj principoj:

  • lingvo-lernado ne estas facila, rapida, aŭ senpena. Se vi spertis malfacilon, malrapidon, kaj multe da peno, ĉio estas normala . . .

  • vi neniam finstudos iun ajn lingvon (eĉ la gepatran). Ĉiam restos novaj vortoj, novaj esprimoj, novaj gramatikaj punktoj. Tio estas parto de la aventuro . . .

  • gravas foje retrorigardi kaj taksi kiom vi fakte lernis kaj gajnis ĝis nun. En iu momento vi povus senti mankon de io en via lingvoscio, sed se vi scipovas pli nun ol antaŭe vi ja sukcesas. Paŝon post paŝo!